---- On 1/17/06, egrimleyevans: ...
>> Logike tio devus implici, ke la cxambro de tiu sinjoro havis nur >> unu fenestron. Tamen (pro mia sperto alilingva) mi konstatas, ke >> "la fenestro" povas esti iu nespecifa el pluraj fenestroj. > Tamen, tiu logiko ne funkcias. Bedauxrinde ne nur "tiu" -- ja nenia logiko funkcias, kiam temas la artikolo. > Ekzemple, estas facile trovi multegajn frazojn, en kiuj "la mano" > signifas "unu el la du manoj". Kaj notu, ke tio ne estas strangajxo > specife de "la", sed de "difiniteco" gxenerale: el "mi metis la > manon sur sxian genuon" oni ne povas dedukti, ke mi havas nur unu > manon kaj sxi nur unu genuon, kvankam tio eble sxajnas iel logika. Tre bone, gxuste tion mi ja diris. Tio tamen signifas ke la deklarita senco de la artikolo estas trompo: la artikolo malkonformas al la cxiu priskribo. > Eble la traduko de "la" pli similas al "vi suficxe scias, kiu". Tamen mi ja ne scias, pri kiu mano aux fenestro temas! Kaj mi suspektas, ke kiam temas pri templo kiu havas iun korpoparton de sanktulo, tamen revalidos la pli gxenerala regulo: "tiu templo havas LA kapon de Johano la baptisto" -- sed alia templo havas "denton de Budao" (ne "la denton", nek "la manon" ktp). Restas la problemo, ke tauxga priskribo de la artikoluzo ne ekzistas, kaj la personoj en kies lingvo gxi ne ekzistas, restas senhelpaj. Mi krome supozas, ke la strangajxoj de la araba artikolo estas tute aliaj ol la strangajxoj de la artikoloj okcidentaj -- kaj sekve, ke ankaux la arabaj esperantistoj (kiam tiaj aperos) havos similajn problemojn. -- Sergio retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
