--- Marc:

> Jes, estas eraro, sed Fundamenta... Ambaux PIV-oj reprenis tion. En
> REVO eblus enkonduki novan artikolon, sed konservante la rilaton
> inter "superflu/a" kaj "super/flu/a" kun indiko ARK cxe cxi-lasta
> kaj klarigo.

Mi ne opinias cxi tion eraro.  Laux mi, la metaforo estas suficxe
klara, malgraux ke iom strecxa.  Kaj ecx se gxi ne estus tute logika,
gxi ja estas perceptata kiel kunmetajxo; gxi do estus ne homonimo, sed
idiomajxo.

En tiaj aferoj malfacilas fiksi la limon inter metaforo kaj idiomajxo.
Ekz-e "eldoni (libron)" sxajnas klara kaj akceptebla por la germanoj,
slavoj (kaj la romianoj, gxi ja pauxsas Latinon) -- sed mi povas
kompreni, ke por angloj kaj francoj gxi eble aspektas iom strecxa.

Aliflanke, mi opinias nepre malakceptebla la misanalizon "reprezenti =
re/prezenti", malgraux ke la Fundamento donas tian analizon.  Kaj la
modernaj vortaroj (ankaux ReVo) apartigas "reprezenti" disde gxia
homonimo "re/prezenti".

Alia ekzemplo estas "malvarmsanga" (angla "cold-blooded", rusa
"hxladokrovnyj" ktp), kiu estas tute mallogika kaj kontrauxfiziologia,
kaj kiu estigxis el la franco homonimio inter menso, senso kaj sango;
(la du unuaj estas homonimoj, kaj la tria estas samsona:
"sens//sens//sang").  En la franca establigxis misinterpreto "malvarma
menso => malvarma sango", kaj cxiuj popoloj euxropaj estis suficxe
blindaj por akcepti kaj imiti cxi tiun eraron.  Ankaux la
esperantistoj gxin imitis.  Kvankam idiota, gxi ja estas idiomajxo.

(La fiziologia reago estas gxuste la mala: malvarmosento estas plie
simptomo de timo: "on pohxolodel ot ujxasa" ruse; aux angle: "Sure,
I'd seen horror movies before, but this one really chilled my blood!")

-- 
Sergio




 
____________________________________________________________________________________
Bored stiff? Loosen up... 
Download and play hundreds of games for free on Yahoo! Games.
http://games.yahoo.com/games/front

Rispondere a