> [...]. Alia ekzemplo estas "malvarmsanga" (angla "cold-blooded", rusa
> "hxladokrovnyj" ktp), kiu estas tute mallogika kaj kontrauxfiziologia,
> kaj kiu estigxis el la franco homonimio inter menso, senso kaj sango;
> (la du unuaj estas homonimoj, kaj la tria estas samsona:
> "sens//sens//sang").  En la franca establigxis misinterpreto "malvarma
> menso => malvarma sango", kaj cxiuj popoloj euxropaj estis suficxe
> blindaj por akcepti kaj imiti cxi tiun eraron.  Ankaux la
> esperantistoj gxin imitis.  Kvankam idiota, gxi ja estas idiomajxo.
> 
> (La fiziologia reago estas gxuste la mala: malvarmosento estas plie
> simptomo de timo: "on pohxolodel ot ujxasa" ruse; aux angle: "Sure,
> I'd seen horror movies before, but this one really chilled my blood!")
> Sergio

Mi ne konsentas kun vi.
La franca "de sang-froid" pensigas al "tête brulée", temas pri metaforoj.
Ankaux oni ofte auxdas "son sang lui monte à la tête" por signifi ke
iu, pro tro da emocio, ne plu kapablas kontroli sian menson.
Eble homoj en pli sudaj regionoj reagas malsame ol tiuj de la nordaj:
suno, klimato, lumo agas sur la homa fiziologio.
La franca "sang-froid" estas metafore same komprenebla kiel estas
"superflu".
Por regi sian menson la sango ne devas varmigi la kapon.
Kredigi ke "malvarma menso" farigxis "malvarma sango" pro plumeraro
estas misgvido.

En la franca ekzistas kaj "esprit froid" kaj "par/de sang-froid".

Por la unua (esprit froid) oni povas ankaux diri "homme de tête" tiel
estas: homo kalkulema, la esprimo priskribas iun do iel rolas adjektive.

La dua (par/de sang-froid)rolas adverbe kaj priskribas agon.
Mireja  

Rispondere a