Je 4/20/07, Fernando:

> Nu, karaj, por plibonigi la diskuton pri "doktoro" mi transskribas
> tion, kion "Houaiss", unu el la plej bonaj vortaroj pri la
> portugala, diras:

Mi ne scias la portugalan, sed leginte la difinojn mi havas la
impreson ke tiu vortaro posedas difekton de multaj latinidlingvaj
vortaroj (kaj ankaux de la PIV-oj): esti spekulativa kaj etimologiema,
kaj sekve, por reala uzo, malmulte fidinda.

Tiaj vortaroj celas instrui la leganton pri sencevoluo de vortoj, kaj
prezentas ne tiom realan vortuzon, kiom idealan skemon, kia malmulte
respondas al la aktuala realo; tiajn vortarojn povas uzi nur denaska
parolanto, kiu neniam ekuzos la vorotojn laux la fantaziaj sencoj,
kiujn sxajnas ebligi la spekulativaj difinoj.

Mi ripetas, mi ne scias la portugalan, kaj mi ne konas la koncernan
vortaron; sed la citita difino sxajnas al mi tre suspektinda.


> Doktoro:
> 1. tiu plene preparita por instrui,

Tio estas etimologio, kiu eble plu validas en la portugala, sed kiun
mi opinias neekzistanta internacie.

> 1.1. tiu, kiu instruas publike aferojn de doktrino ("doktoroj de la
> Legxo, de la Eklezio"),

Cxi tiu difino estas malkonforma al la difino pri "doktoroj de la
Eklezio" fare de la Roma eklezio: laux cxi tiu vortara difino cxia ajn
kompetenta profesoro de teologio estas "doktoro de la Eklezio" --
evidenta misinformo.

> 1.2. tiu, kiu en universitato estis promociita al la plej alta
> grado post la defendo de tezo pri iu afero literatura, arta aux
> scienca,

Estas diferenco inter gradoj sciencaj (ekz-e "bakalauxro", "doktoro")
kaj pedagogiaj (ekz-e "docento", "profesoro").  La vortaro konfuzas
ilin, metante la gradon sciencan en la sekcion kies cxefdifino
prezentas la cxefsencon kiel kapablon pedagogian (aux eble en la
portugallingvaj landoj oni ne distingas tiujn du malsamajn
hierarkiojn?).

> 1.3. titolo, kiun ricevas la plej gravaj majstroj de la skolastiko;

Jen subite tre speciala senco historia kaj arkaika (cxu oni ankoraux
okupigxas pri skolastiko en la portugallingvaj landoj?).  Tia senco
postulas specialan markon -- krom se gxi efektive restas normala kaj
viva en la portugala.

> 2. (analogie) homo tre scipova ("brilanta homo, li estas doktoro pri
> pluraj aferoj");

Eble tia senco ekzistas en la portugala, sed mi opinias gxin misgvida
en lingvo internacia.  Ruslingve tiusence aperus aparta vorto
similsona (doka = spertulo).  La donitan ekzemplon mi certe komprenus
tiel, ke "li" havas sciencan gradon "doktoro" pri pluraj fakoj (afero
suficxe ofta en la realo).

> 3. (etende) homo cxioscia ("li sin arangxas sen la sciado de la
> doktoroj");

Cxi tio estas por mi nekomprenebla.  Mi eble supozus, ke li cxion
arangxas sen konsulti la kuracistojn; kaj ecx kun la klarigo mi ne
komprenas, kiel la ekzemplo deriveblas el la difino.

> 4. (neformala) homo ege sperta ("li spertis cxion, estas doktoro pri
> la bono kaj la malbono de la vivo");

Hm, por mi tia frazo sonus ironie ("li estas teoriulo pri tio kaj
alio" -- sekve li estas homo SEN praktika sperto).

> 5. (sxerceme) homo, kiu kutimas cxiam havi la saman konduton
>  (gxenerale negativan) ("li estas doktoro pri frauxdo; li estas
>  doktoro por promesi kaj forgesi");

Neniam mi divenus la celatan sencon; kaj mi ne komprenas, kiel eblas
derivi cxi tiun idiomajxon el la cxefsenco.

> 6. (etende) titolo, kiun pro delikateco oni kutimas doni al
> bakalauxroj, specife kuracistoj;

> 7. (metonimie) cxia ajn kuracisto;

Tia (mis)uzo estas kutima ankaux en la rusa.

> 8. (etende) titolo, kiun pro legxa precepto oni donas al jugxoj kaj
> delegitoj;

Certe nekomprenebla por ruso.

> 9. respekta traktnomo en la socia hierarkio (...).

Kutimo nekonata por ruslingvano, kaj kiu impresus ironia aux moka,
se la koncernulo ne posedas la sciencan gradon "doktoro".

> Post tio la vortaro sekvas, prezentante tre specifajn kaj
> neformalajn signifojn. Finigxante la difinoj, aperas unu speciala:

> Doktoroj de la Eklezio: titolo donata al certaj ekleziaj teologoj de
> rimarkinda scio kaj rekta ortodokseco, kies verkoj estis
> konsiderataj kiel formintoj de la kristana doktrino.

Estas malkonsekvenco inter cxi tiu speciala difino unuflanke, kaj la
ekzemplo cxe 1.1, aliflanke.  Kiel la leganto komprenu, kion celis la
auxtoroj de la vortaro?  Cxu tamen cxia ajn teologia profesoro estas
"doktoro de la Eklezio", aux nur iuj elstaraj?

[...]

> Nu, kion ni diskutas? Jam multe da aferoj. Kaj gravas, ke ni
> apartigu la diskutojn pri la 2-a difino de Revo kaj gxia ekzemplo.

> 1) Unue "doktoro" signifante simple "instruanto de doktrino": nu, ne
> nur PIV2, sed aliaj nacilingvaj vortaroj ankaux prezentas tiun
> signifon, inkluzive kiel unu el la cxefaj. Do mi opinias la signifon
> bona kaj fakte unu el la cxefaj, gxuste kiel estas en Revo.

Kaj mi, male, opinias gxin spekulativajxo, kiun la trompemaj
vortaristoj deduktas el la preta barbarajxo "doktoro de la Eklezio"
por sxajnigi, ke gxi estas regule formita.

1. Ne cxiu profesoro, rajtigita instrui la kristanan doktrinon, estas
   "doktoro de la Eklezio".

2. Ne estas kutimo nomi eminentajn auxtorojn de epokfara doktrinoj
   "doktoroj".  Arkimedo, Neuxtono, Ejnsxtejno estis kiel eble plej
   grandaj eminentuloj -- sed nomi ilin "doktoroj de fiziko" estus por
   mia orlo amuza strangajxo (sendube Ejnsxtejno estis doktoro de
   fiziko -- sed tute alisence; diferenco same granda, kiel inter
   "demandu sinjoron NN" kaj "pregxu la Sinjoron").

3. Kiam temas pri rilato inter instruanto kaj instruato mi dirus
   "majstro -- discxiplo": "Tiu discxiplo multe rakontis pri sia
   majstro".  Mi certe ne dirus "Tiu discxiplo multe rakontis pri sia
   doktoro".

Tial la esprimo "doktoro de la Eklezio" estas misdigestita latinajxo,
lingva eraro tipa por la lingve surdaj komencantoj, kiuj volonte
akceptas "falsajn amikojn de tradukisto".  Kaj vortaristoj kiuj
misprezentas tiajn fusxajxojn kiel normalajn vortokombinojn estas
trompistoj aux malkompetentuloj.

> 2) Post tio ni diskutis cxu la ekzemplo "doktoro de la Eklezio"
> estas bona. Mi opinias, ke gxi estas. Eble ni povus aldoni ankaux
> alian ekzemplon, kiel "doktoro de la Legxo", por ke oni ne pensu, ke
> la vorto "doktoro" signifas ankaux tion nur pro la Katolika Eklezio.

La problemo estas, cxu "doktoro de la Legxo" estas analogia?  Verdire,
mi ne scias.  Mi vidas cxi tion en la vortaroj latinidlingvaj -- sed
mi jam delonge ne fidas la latinidlingvajn vortarojn, konstatinte ke
tro ofte ili misprezentas fantaziojn de siaj auxtoroj kiel lingvajn
faktojn.

> 3) Sekve ni demandis cxu la senco 2-a de Revo estas internacia. Ni
> jam konstatis, ke gxi estas, cxu ne?

Ne.  Mi vidas, ke la difino de ReVo estas senkritike tradukita de iu
latinida vortaro, kaj ke diverslingvaj latinidaj vortaroj kopias
fusxajn misdifinojn unu el la alia, sen atenti, cxu koncerna mito
prezentas la realon de ilia propra lingvo, aux estas nur latina
atavismo.

En Latino "Doctores Ecclesiae" havis la sencon kiun la germanoj
gxuste, kompreneme kaj lauxsence tradukis per "Kirchenlehrer"; male,
la terminoj latinidaj, angla kaj PIVa estas misaj kaj duonkleraj,
iliaj uzantoj miskomprenas aux Latinon, aux sian propran lingvon.

[...]

--
Sergio

Rispondere a