Je 8/29/07, mjb0: > Ho Dmitri, atentu, ke "hieroglifo" cxi-kuntekste estas rusismo.
Eble tiel (aŭ eble "grekismo" aŭ "bjelarusismo"); sed tio ne aŭtomate signifas, ke temas pri eraro. La demando estas, ĉu la skribelementoj egiptaj kaj ĉinaj havu unu saman nomon aŭ malsamajn? Mi ne vidas diferencon en principo (kvankam iuj pretendas ke ĝi ekzistas; mi ne komprenas tion). Eble "ideogramo" estus pli bona vorto ol "hieroglifo"; por mi egalas, kiun oni elektu -- sed mi preferus ke unu sama vorto indiku la signojn de ambaŭ sistemoj. Oni ja ne uzas apartajn vortojn por literoj rusaj, apartan por la grekaj, la hebreaj, la latinaj, la armenaj ... Cetere, "hieroglifo" ŝajnas al mi pli specifa -- "ideogramo" aspektas kiel vorto tre abstrakta, kaj diversaj "piktogramoj", kiajn oni vidas sur la komputila ekrano aŭ kiel trafiksignojn, ne malpli bone povus havi tian nomon. Krome, "telegramo", "programo" ktp kutime indikas tutajn mesaĝojn, ne apartajn signojn (ankaŭ la piktogramoj estas tutecaj mesaĝoj, ne eroj de teksto). -- Sergio
