Dmitri:
> 
> Fri, 31 Aug 2007 08:32:32 +0200, "Russ Williams" 
> skribis:
> 
> 
> > origine, jes, sed ili ekde longe abstraktigxis suficxe de oni tute ne
> > rekonus la plejmulton kiel bildojn de homoj, bestoj, ktp... sed cxiuj
> > rekonas egiptajn hieroglifojn kiel evidentajn konkretajn bildojn.
> 
> Jes, malnovegiptaj hieroglifoj estas konkretaj bildoj, sed ili signifis 
> konkretajn objektojn nur en la frua periodo de ilia ekzisto, poste ili 
> rolis kiel literoj, signifante aŭ sonojn, aŭ silabojn (aŭ mikse).

Precize, do preskaux neniam kun morfema valoro, kaj foje kun rolo de klasilo.

> Al mi, tio iom similas situacion pri la latina/cirila/greka skribo: la 
> literoj devenas de la finikia skribo, kie ĉiu litero estis ligita al 
> objekto. «D», se mi ne eraras, signifis «domon» ktp (komparu kun la cirila 
> «Д» kaj la greka «Δ»). Do, ankaŭ niaj literoj estis ideografaĵoj. Sed nun 
> tiu ligo ja ne ekzistas plu!

Fakte estas B (bet), kiu signifas domon (ankoraux en al araba kaj hebrea: 
baytun, bayit). Sed vi pravas, ke la fenica inventajxo tre similas al la 
uzmaniero de hieroglifoj... kio igas ilin ankoraux pli specifaj rilate al la 
cxinaj signoj.

Kore,

Marc

Rispondere a