Dankon, Harri Laine.

> "Vorto malofte uzata en nomoj de iuj intersxtataj juraj
> interkonsentoj, precipe en ties pli-malpli popularaj nomoj."

Traleginte gxisnunajn mesagxojn, mi pensas, ke via difino plej bone 
klarigas al mi la aferon.

Al revuloj:
Mi deziras, ke ReVo estu gxenerala vortaro, kiun konsultas simplaj 
esperantistoj sen euxroplingvaj konoj.  Tia vortaro necesas doni atenton 
al uzateco (aux sencotereno) de koncernaj vortoj.

Nun mi komprenas jene:
1. interkonsento: (havas plej vastan sencoterenon)
2. kontrakto: interkonsento kun dokumentoj
3. traktato: kontrakto inter sxtatoj
4. pakto: variajxo de traktato malofte uzata (por imiti kelkajn 
nacilingvajn nomadojn).

Mi kore dankas cxiujn kontribuintojn.

 Vastalto
 
 

Rispondere a