Vastalto: >Mi deziras, ke ReVo estu gxenerala vortaro, kiun konsultas simplaj >esperantistoj sen euxroplingvaj konoj.
Certe. Kiam REVO naskig'is mi pensis, ke g'i ig'os vortaro de regula kaj racia Esperanto kontraste al la okcidenta dialekto prezentata de PIV. Mi ankorau' konservas esperojn. >1. interkonsento: (havas plej vastan sencoterenon) >2. kontrakto: interkonsento kun dokumentoj >3. traktato: kontrakto inter sxtatoj >4. pakto: variajxo de traktato malofte uzata (por imiti kelkajn >nacilingvajn nomadojn). Por mi en normala parolado "interkonsento" plene sufic'as. "Kontrakto" estas fundamenta, kaj do g'in ni devas ami, sed ne nepre uzi. Traktato apartenas al la 1-a Oficiala Aldono, sed neniu devigas onin uzi g'in. "Inters'tata kontrakto" estas certe pli klara. "Pacta sunt servanda" oni diris en la latina, sed Esperanto ne estas la latina. G'i estas lingvo por tutmonda uzo. Amike Renato ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo, <[EMAIL PROTECTED]> ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
