Bernhard Pabst kirjoitti:

> Se mi bone komprenas, Renato, vi volas rakonti al la parolantoj de
> (almenaux) la
> 
> - cxehxa kaj ukraina
> - angla, germana kaj nederlanda
> - franca, hispana, portugala kaj itala
> 
> kaj al la redaktoroj de Cxina Radio Internacia, ke ili parolus
> "malbonan lingvon" neregulan kaj kontrauxracian, iun "okcidentan
> dialekton" se ili intuicie sekvas la modelon de iliaj naciaj
> lingvoj 

Kaj vi mem evidente do volas rakonti al la parolantoj de tiuj lingvoj, 
ke ili parolas bonan lingvon regulan kaj racian, se ili intuicie 
sekvas la modelon de siaj naciaj lingvoj? Cxu vi iel limigas tiun 
lingvan rondon familian? Cxu aliaj ol la menciitaj lingvoj rajtas 
arogi al si la privilegion?

> kaj uzas "Pakto pri Stabileco kaj Kreskado" (vd. 
> http://cs.wikipedia.org/wiki/Pakt_stability_a_r%C5%AFstu kaj la
> aliajn lingvojn).

Kiajn vortojn koncernas la privilegio: Pakto pri stabilitato und 
vakstumo? Simfono pri stateroteto kaj [jes, "kaj", bingo!] anaptikso? 
[mi scias, ke la vorto "bingo!" trovigxas nek en REVO nek en PIVo, sed 
mi utiligas vian licencon]

Vi trovis interesan ekzemplon. Traktato aux protokolo nomata la "Pakto 
pri Stabileco kaj Kreskado" fakte ne ekzistas. Temas pri "ombrela 
nomo" de tri dokumentoj, unu "rezolucio" kaj du "dekretoj" (mi vidis 
ankaux aliajn terminojn por tiuj du aferoj; germane ili estas 
"Entschließung" kaj "Verordnung"). Tamen vi pravas en tio, ke la plej 
multaj EU-lingvoj uzas cxi tie vorton similan al "pakt". Sed kelkaj ne 
uzas, cxu ili estas grave erarintaj? -- Laux mi, nepre la plej trafa 
vorto por cxi tiu "pakto" estas "interkonsento", eble ecx pli simple 
"konsento".

-- 
Harri

Rispondere a