De: Renato Corsetti To: [email protected] Sendita: Lundo, Novembro 05, 2007 09:41
Certe. Kiam REVO naskig'is mi pensis, ke g'i ig'os vortaro de regula kaj racia Esperanto kontraste al la okcidenta dialekto prezentata de PIV. ... Amike Renato ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Se mi bone komprenas, Renato, vi volas rakonti al la parolantoj de (almenaux) la - cxehxa kaj ukraina - angla, germana kaj nederlanda - franca, hispana, portugala kaj itala kaj al la redaktoroj de Cxina Radio Internacia, ke ili parolus "malbonan lingvon" neregulan kaj kontrauxracian, iun "okcidentan dialekton" se ili intuicie sekvas la modelon de iliaj naciaj lingvoj kaj uzas "Pakto pri Stabileco kaj Kreskado" (vd. http://cs.wikipedia.org/wiki/Pakt_stability_a_r%C5%AFstu kaj la aliajn lingvojn). Mi tamen *ne* komprenas, kial vi ne simple enigas iun konkretan difinon de "pakto" al JeVo (Jxeroma Vortaro) aux ecx nur faras konkretan proponon en tiu listeto petante, ke iu alia solvu la teknikajn problemojn por vi. Cxu vi entute celas plibonigi JeVo-n aux cxu vi nur volas iom propagandi vian lingvo-ideologion? Bernhard
