jv skribis, citante sian mesagxon de 2002: > > aux anstataux "gxemelo" ni inventu iun "kunnaskito"-n aux similan. > > sed ankaux por tia la uzo mankas. ... > intertempe aperis unu ekzemplo de "kunnaskito" en interreto, sed > sxajne kun la senco de "frato", "gefrato" (pardonu pro la ununombro):
Mi ne komprenas, kial ni devus "inventi" iun "kunnaskito". La vorto evidente ekzistas, same kiel miliono de aliaj kunmetajxoj, sendepende de tio, cxu iu ilin iam uzis por esprimi sian penson kaj plene sendepende de tio, cxu la uzon registris iu vortaro. "Kunnaskito" estas tute natura por la signifo "(um-)gxemelo": lia kunnaskita fratino, identaj kunnaskitoj, estas senpere kompreneblaj. Tio ne signifas, ke la vorto "gxemelo" estus iel malpli aux pli bona, jen du oportunaj manieroj paroli pri sama aux simila fenomeno. Se iu uzis la vorton por "gefrato" gxenerale, li iom strecxis la signifon. Simile, la PV-PIV-a uzo de "kunnaskita" por "denaska" estas multe pli strecxita kaj nenatura ol la uzo por "gxemela". Kompreneble, pro sia participa karaktero, la adjektiva formo "kunnaskita" ne povas bone esprimi cxiujn nuancojn de "rilata al gxemeloj", sed gxi senprobleme funkcias en multaj esprimoj. Sed aliokaze sin proponas "de kunnaskitoj" aux "gxemela". Simile singarde oni devas agi farante a-vorton el ekz. "dunaskito". Tio estas normala, auxtomata afero en sinesprimado. -- Harri
