Kara Luiz,
>do "tri kuracistoj" *ne* egalas al "tri gekuracistoj". Oni ne uzu vorton
>gekuracistoj.
>
>"tri kuracistoj" *ne* egalas al "tri viraj kuracistoj", malgraÅ tio, ke
>eble temas fakte pri tri viroj.
Mi timas, ke vi erarvojigos Fernando-n per tiaj firmaj asertoj. La demando
pri sekso en la lingvo estas ankoraux ne solvita. Oni tute rajtas uzi la
vortojn "kuracistino" kaj "gekuracistoj", precipe se oni deziras emfazi la
inecon de la unua kaj la geecon de la duaj. Mi kiel vi opinias, ke
"kuracisto" ne nepre estas viro, do estas pli-malpli neuxtra, precipe se
uzata en pluralo, sed tio estas nur unu opinio, kiu disvastigxas pro kialoj
politikaj kaj lingvohegemoniaj. La teorio de la Fundamento estas iom alia,
pli latina, kaj same respektinda.
Kore,
Marc