Kara Fernando,

 -- Fernando Maia Jr skribis:

>Tiuokaze la parolanto devus specifi se temus pri pli ol du, cxar la plej
>kutima situacio estas la nasko de du gxemeloj. La auxdanto certe tion
>komprenus.

Jes!

>Tiu ekzemplo estas simila al la kazo de sekse neuxtraj vortoj, malgraux la
>kvazaux vireco de multaj. Ekz-e la vorto "kuracisto". Ni povas diri: "zorgis

ne estas kvazaŭ vireco de multaj. prekskaŭ entute la vortoj estas
neŭtralaj. iuj estas iĉaj (viro, knabo, patro ktp) kaj alia ankoraŭ pli
eta grupo estas ina.

>lian sanon tri kuracistoj". Malgraux la kvazaux vireco de la vorto, la
>auxdanto rajtas kompreni "tri gekuracistoj" anstataux "tri viraj

dum longa tempo mi akceptis uzon de "ge" ĉe neŭtralaj vortoj, ĉar Otto
Vaske iam diris al mi, kiam temas pri fakte ambaŭ seksoj,  "nur por 
emfazi, ke temas pri ambaŭ seksoj". certe oni povas uzi ilin nur por 
iĉoj aŭ nur por inoj, ĉar ili estas neŭtralaj. tamen pro mesaĝo de
Sergio, sendita antaŭ nelonge, mi pripensis tion, kaj fakte li pravas,
tia uzado nur helpas iĉigi la neŭtralajn vortojn.

do "tri kuracistoj" *ne* egalas al "tri gekuracistoj". Oni ne uzu vorton
gekuracistoj.

"tri kuracistoj" *ne* egalas al "tri viraj kuracistoj", malgraŭ tio, ke
eble temas fakte pri tri viroj.

>kuracistoj". Ne cxiam eblas esti tute ekzakta en Esperanto... Kompreneble,
>se temus nur pri virinoj, la vorto devus montri tion: "tri kuracistinoj". La

same povus esti "tri kuracistoj", kial ne?

>ekzercaro cxe la Fundamento bone instruas: "virino, kiu kuracas, estas
>kuracistino".

Jes. Same kiel: viro, kiu kuracas, estas virkuracisto.

Tiu vira sinteno estas simpla fuŝo. kion fari? pluraj aferoj ŝanĝiĝis 
ekde tiam. kontrolu verkon Fundamenta Krestomatio de Esperanto, la
lastan eldonon, tie estas pluraj piednotoj de G. Waringhien, pri aferoj
kiuj jam sanĝiĝis...

Amike,
--
Luiz Portella

Rispondere a