Sergio: >Normale HOM kaj PERSON servas ghuste por neutraligi la seksecon; tial >aldono de -in iel draste akcentas la inecon, tiom draste, ke tio >impresas min kiel moko au ironio.
Certe. Pri tio mi konsentas kaj aldonas ke mi renkontis "homino" nur en iom shercaj kuntekstoj. "Personino" mi vidis neniam. Mi simple diris, ke la vorto ne estas erara, kaj mi povas imagi, ke oni povas longe paroli pri la simiaj inoj, kiuj laugrade ighis homaj inoj kaj en tiu procedo evoluigis difinitajn trajtojn de homaj inoj, ktp. Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
