>> La homoj estas "seksaj",ili apartenas al seksa grupo, tio estas
>> fiziologia fakto kiu influas iliajn sintenojn.
 
> Mi konsentas ke tiaj distingoj kaj sintenoj aperas.  Sed mi tute ne
> komprenas kial tio pravigas gramatikan regulon ke oni DEVAS cxiam
> lingve distingi. 

Ne ĉiam, nur en certaj kazoj. Kiu do diris ke ĉiam oni devas in-fini
la vortojn kiuj koncernas virinojn kaj knabinojn? 

> Laux via argumento, la lingvo devas havi 
> indikilojn
> ankaux pri raso, cxar homoj simile distingas kaj havas diversajn
> sintenojn pro raso.  Kaj dikeco.  Kaj alteco.  Kaj religio.  Kaj
> nacieco.  Kaj seksemeco.  Kaj cxu iu fumas.  Ktp.  Ja estas faktoj,
> samaj veraj kiel pri sekso, ke homoj rimarkas tiujn ecojn kaj ofte
> havas diversajn sintenojn, kondutojn, opiniojn, antauxjugxojn,
> preferojn, ktp pro ili.

Ho ve! kial la diskuto nun devias al tute alia temo: rasismo.
Kial ĝeneraligi? Ne ciuj ĝeneraligoj estas raciaj.
Ke, de simpla fakto ke iuj diras ke ili bezonas scii lingve, en certaj
situacioj, ĉu ili parolas al viro aŭ al virino (ekzemple kiam ili ne
vidas okule unu la alian), nun ni devas konsideri ke ankaÅ­ eblus
distingi lingve ĉiuj diferencoj estas sensenca.

 [...].

> Sed cxu vi do cxiam sentas bezonon diri "Mi instruisto (maldika
> blankhauxta alta juda franca ambauxseksema virino) diris al mi ke..."?

La ĝeneraligo proponita de vi ne sencas. De preciza ekzemplo ne estas
penseble ke ĉiam oni tiel farus.

>  [...] Do kial vi cxiam sentas bezonon eksplicite
> atentigi ke la instruist(in)o ja estas virino?  Cxu la sekso vere
> cxiam gravas al la rakonto?
> scivoleme,
> russ

Vi tute eraras: ne ĉiam sentas mi bezonon atentigi ke la instruisto
estas virino. Mi nur diris responde al Arnoldo ke niaj sintenoj iel
dependas de nia sekseco eĉ en lerneja medio. Mia maniero instrui
matematikon en klaso kie estis nur liceaninoj ne estis tute sama kiel
en klaso kie ne estis liceaninoj, ĉar la tuta etoso de la klasoj estis
malsamaj. Mi ne parolis pri individuaj rilatoj.

Estu ĝentile ne prezenti Mirejan kiel ŝi ne estas.
Pordo malfermiĝis kaj ja bretonino eniris, tamen ŝi eniris sin
prezentante kiel "franco", ĉu ne? Eĉ diris ke ofte hezitas inter
"instruisto" kaj "instruistino" kiam ŝi devas sin prezenti, ĉu ne?

Mi venis ĉi tie por diskuti tute racie pri maro kaj oceano kaj vidu en
kiu etoso kaj pri kio nun ni diskutas... 
Ho ve!
Mireja


Rispondere a