Sergio Pokrovskij wrote:
> Je 1/30/08, AV3:
> 
> [...]
> 
>> Tamen, laŭfundamente instruisto ne simple estas viro, kiu instruas.
>> Estas ĝenerale komprenata, ke iu ajn, kiu instruas, estas
>> instruisto; tiel, la plej bona instruisto de la lernejo povas esti
>> virino.
> 
> Mi jam plurfoje diris, ke ekzistas uzoj specifaj, kiuj celas specifan
> individuon; en tia uzo "instruisto", "franco" ktp estas ul-genraj, kaj
> la pronomo "li" estas ul-genra:
> ,----
> | Ĉar ĈIU amas ordinare personon, kiu estas simila al LI, tial tiu ĉi
> | PATRINO varmege amis sian pli maljunan filinon ...
> `----
> 
> Anglalingve oni forte trudas "he or she" aŭ "they" por tia nespecifa
> "li" -- tamen ĉiutage mi vidas la spontajn "he" rezisti la premon, jen
> tute ĵuse en usona redaktila lernilo:
> ,----
> | If nobody were informed that this was happening, whichever user saved
> | first would later find that his changes were lost.
> `----
> 
> Analogie, la nespecifa "la francoj diras tiel" egale rilatas al la
> francinoj.  Tamen kiam temas pri specifaj personoj, tiam "li" ne povas
> indiki ingenran referencaton, kaj "la pordo malfermiĝis kaj eniris
> franco" estus misinforma se fakte eniris francino.
> 
> Tute simile la plunombro estas uzata kiel la nombro neŭtrala en la
> kuntekstoj nespecifaj, ekz-e en demandoj:
> 
> "Ĉu vi havas infanojn?" -- "Jes, mi havas filon."
> 
> Tamen sciante ke la infano estas unusola, oni ne uzus plurnombron
> parolante pri "Petro kaj lia infano".


Mi ne disputas la suprajn klarigojn; male, mi konstatas plivastigon de 
la principo de ĝenerala priskribo.


> 
> [...]
> 
>>> La neindiko de la semantika genro en la profesioj estas sekvo de
>>> ideologia premo;
> 
>> Ne, ĝi fontas el disdivido de taskoj alispeca ol antaŭe.
>> Instruistino ne plu instruas nur al lernantinoj, kaj
>> instruistino instruas sammaniere kiel virinstruisto, do, ne plu
>> necesas rimarki diferencon nerilatan al instruado.
> 
> La profesia agado ne ne estas la sola kampo sur kiu funkcias la
> lingvoj.  Ĉiam ekzistis ankaŭ aliaj terenoj, la ĉiutaga vivo ktp.
> "Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn" egale rilatas al la feliĉulinoj, tie
> ne okazis ia ajn socia ŝanĝo.
> 


Estas devo, ke lingvo spegulu nur ŝanĝojn, kiuj ja okazis. Kokoj ankoraŭ 
ne faras la samajn taskojn kiel kokinoj, tamen instruistoj kaj 
instruistinoj nun agas alimaniere ol antaŭ cent jaroj. Nun la distingo 
inter ili temas sole pri rimedoj distingitaj laŭ sekso, kiel necesejoj 
por instruistinoj, studantinoj, k. t. p., kaj "Ŝi estas tre bona 
instruisto" ankaŭ spegulas nedistingon inter virinstruisto kaj 
instruistino en la instrua kampo.  Kaj renverse: plenpova Elizabeta la 
Unua de Anglio ja estis "princo" laŭ difino de Machiavelli; sen politika 
povo Elizabeta la Dua estas nur reĝino.


>  


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a