Sergio Pokrovskij wrote: Mi akordas gxenerale kun via argumento pri uzoj specifaj, sed mi malakordas je unu ek viaj ekzemploj:
> Analogie, la nespecifa "la francoj diras tiel" egale rilatas al la > francinoj. Tamen kiam temas pri specifaj personoj, tiam "li" ne povas > indiki ingenran referencaton, kaj "la pordo malfermiĝis kaj eniris > franco" estus misinforma se fakte eniris francino. En la portugala, almenaux, la vira genro estas uzata se la genro de la persono ne estas kontata, aux se ene de la kunteksto gxi ne estas grava. Mi lernis ke la franca, la itala, la hispana, ktp., agas tute sama. Por mi kaj multaj aliaj esperantistoj, Esperanto estas samtipa: Virina genro = certe virina Vira genro = vira AUX ne konata AUX kuntekste ne grava (AUX kaze de multnombro, grupo de ambaux) Do "la pordo malfermiĝis kaj eniris franco" tute NE estus misinforma se oni ne scias cxu estas viro aux virino, aux se oni ne konsideras grava cxu estas viro aux virino Por mi, 'ge-' kaj '-in-' estas nepraj NUR je kelkaj tre maloftaj vortoj, ekz. patro/patrino/gepatroj, frato/fratino/gefratoj, ktp. Alie, mi uzas substanitvojn preskaux cxiam sengenre, kaj nur en tre specifaj kuntekstoj (viaj "uzoj specifaj") mi konsideras ilin genraj. Ekzemple: Cxu amiko aux amikino? La kunteksto klare montras, ke "amiko" temas pri viramiko, do mi traktus la vorton kiel virgenran. Sxajnas, ke ni malakordas je la limo inter "uzo gxenerala" kaj "uzoj specifaj". Por mi, la kuntekstoj en kiu substantivoj estas nepre genraj estas tre limigitaj. Mi ja akordas, ke en la uzo de Zamenhof, substantivoj estis pli ofte nepre genraj; sed miaopinie, tio rezultas ne de la lingvo mem, sed de la socio en kiu la parolanto vivis.
