2008/1/31 Corobu <[EMAIL PROTECTED]>: > Kredu min, la lernantoj, en liceoj kaj en Universitatoj klare > distingas siajn instruistojn laŭsekse. Tute same kiel filoj kaj > filinoj distingas sekse kaj probable eĉ senkonscie la patron kaj la > patrinon, la fraton kaj la fratinon. > Mi instruis dum 30 jaroj en klasoj kie estis egalnombre ambaŭ seksoj, > en klaso kie estis nur du aŭ tri lernantinoj, en klaso kie estis nur > unu (vir)lernanto kaj en klaso kie estis nur lernantinoj. Miaj spertoj > estas ke la aparteno al unu el du seksaj grupoj rolas en niaj sintenoj > al aliuloj eĉ en medio lerneja. > La homoj estas "seksaj",ili apartenas al seksa grupo, tio estas > fiziologia fakto kiu influas iliajn sintenojn.
Mi konsentas ke tiaj distingoj kaj sintenoj aperas. Sed mi tute ne komprenas kial tio pravigas gramatikan regulon ke oni DEVAS cxiam lingve distingi. Laux via argumento, la lingvo devas havi indikilojn ankaux pri raso, cxar homoj simile distingas kaj havas diversajn sintenojn pro raso. Kaj dikeco. Kaj alteco. Kaj religio. Kaj nacieco. Kaj seksemeco. Kaj cxu iu fumas. Ktp. Ja estas faktoj, samaj veraj kiel pri sekso, ke homoj rimarkas tiujn ecojn kaj ofte havas diversajn sintenojn, kondutojn, opiniojn, antauxjugxojn, preferojn, ktp pro ili. Mi povas ecx diri ke en mia universitata sperto, la nacieco de la instruisto ofte sxajnis pli graviol la sekso, cxar lernantoj havis problemojn kompreni la akcxentojn de iuj fremdlandaj profesoroj, kaj estis auxtamataj supozoj se iu sciis ke iu instruisto estas fremda kaj auxtomataj malemetoj partopreni ties kurson se estus alia samtema kurso kun alia instruisto, ecx sciante nenion pri ties angla kapablo. Sed cxu vi do cxiam sentas bezonon diri "Mi instruisto (maldika blankhauxta alta juda franca ambauxseksema virino) diris al mi ke..."? Mi supozus ke kompreneble ne, cxar kutime tiaj informoj ne vere gravas al la rakonto. Do kial vi cxiam sentas bezonon eksplicite atentigi ke la instruist(in)o ja estas virino? Cxu la sekso vere cxiam gravas al la rakonto? scivoleme, russ
