Corobu wrote: >> Estas devo, ke lingvo spegulu nur ÅanÄojn, kiuj ja okazis. Kokoj > ankoraÅ >> ne faras la samajn taskojn kiel kokinoj, tamen instruistoj kaj >> instruistinoj nun agas alimaniere ol antaÅ cent jaroj. Nun la distingo >> inter ili temas sole pri rimedoj distingitaj laÅ sekso, kiel necesejoj >> por instruistinoj, studantinoj, k. t. p., kaj "Åœi estas tre bona >> instruisto" ankaÅ spegulas nedistingon inter virinstruisto kaj >> instruistino en la instrua kampo. > > Mi konsentas ke oni povas tute egale hodiaÅ diri "Åœi estas tre bona > instruisto/instruistino" sed mi ne konsentas kun via aserto ke "la > distingo inter ili temas sole pri rimedoj distingitaj laÅ sekso, kiel > necesejoj ktp". > > Kredu min, la lernantoj, en liceoj kaj en Universitatoj klare > distingas siajn instruistojn laÅsekse.
Mi ne diras, ke ili same aspektas aŭ same sin vestas. > Tute same kiel filoj kaj > filinoj distingas sekse kaj probable eĉ senkonscie la patron kaj la > patrinon, la fraton kaj la fratinon. Tiuj ja havas diversajn rolojn en la familio. Tio neniel ŝanĝiĝis kiel ja ŝanĝiĝis la rolo de instruisto de matematiko en lernejo. > Mi instruis dum 30 jaroj en klasoj kie estis egalnombre ambaÅ seksoj, > en klaso kie estis nur du aÅ tri lernantinoj, en klaso kie estis nur > unu (vir)lernanto kaj en klaso kie estis nur lernantinoj. Miaj spertoj > estas ke la aparteno al unu el du seksaj grupoj rolas en niaj sintenoj > al aliuloj eĉ en medio lerneja. Mi ne povas disputi vian sperton. Kiam mi ekstudis geometrion en liceo la instruisto je komenca nivelo estis virinstruisto. La instruisto je dua nivelo estis virino. Ambaŭ estis pli ol kometentaj, mi lernis multe de ambaŭ, kaj mi ne lernis ion ajn malsammaniere de virinstruisto aŭ de instruistino. Krom du diversaj personecoj neniel gravis al mi aŭ al la lernomaniero, ĉu mi lernis de viro aŭ de virino. Mi faris miajn taskojn sammaniere por ambaŭ ksj respondis sammaniere en ambaŭ klasoj. Kompreneble mi rememoras la nomojn, la aspektojn de ambaŭ, sed tio estas periferia afero al la plej grava afero: kometenta instruado por instigi al lernado. Mi diras senblage: mi lernis de du bonaj instruistoj. Estas superflue diri, ke mi lernis de bonaj geinstruistoj. > La homoj estas "seksaj",ili apartenas al seksa grupo, tio estas > fiziologia fakto kiu influas iliajn sintenojn. > Espereble oni lernas regi sian sintenon, por ke ĝi almenaŭ ne ĝenu la lernadon. -- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ || || Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
