Karaj, Chiam, kiam ni parolas pri tiu temo, aperas tiu ideo, ke antaùe la mondo estis seksisma kaj nune la afero shanghighas.
Feliche tio veras, tamen iuj argumentoj ghenas min. Ili diras, ke Esperanto antaùe nur uzis -in- pro seksisma kialo. Kaj pro la shanghigho de la tempoj de nun ne plu oni bezonas uzi ghin. Laù mia humila kompreno tio ne veras. Laù tio, kion mi komprenas, en Esperanto (aù en la Zamenhofa Esperanto, seksisma laù iuj) oni uzas la prefikson -in- samkiel en la latinidaj lingvoj. Kelkaj vortoj en latinidaj lingvoj estas dugenra, tamen oni montras la genron per la genro de la artikolo. Char la artikolo en Esperanto ne varias, Zamenhof do donis tiun devon al la uzo aù ne-uzo de la prefikso -in- (refoje: laù mia kompreno). Tiel Zamenhof elektis sekvi la econ de tiuj jam menciitaj lingvoj. Pro tiu sama kialo kelkaj vortoj, kiaj infano kaj kolego, funkcias ghuste kiel en la latinidaj. Laù mia kompreno oni povas honeste diri, ke plachas al si mem ne uzi -in- iam kaj iam pro ideologia kialo. Tiu estas ideologio, ech bona ideologio laù certa vidpunkto, sed multfoje maljusta, char misjughema. Tia penso igas chiujn latinidlingvanojn seksistoj kaj same seksisma ilian lingvon, unu el iliaj maksimumaj kultursimboloj. Diri, ke antaùe Esperanto estis seksisma, kaj nune, sen la vasta in-uzo, ghi malseksismighas, tio estas malfundamenta kaj maljusta. Sincere mi nur pensas, ke okazas shangho (aù oni okazigas - aù ech volas okazigi - shanghon) rilate al la lingva maniero pensi --- de la fudamente latinida al la moderne angla. Kaj tiun de iuj celotan shanghon oni emas ekspliki per diversegaj pensoj (seksismo, samkapablo ktp.) Sergio diris: ] La neindiko de la semantika genro en la profesioj estas sekvo de ] ideologia premo; oni povas debati, cxu tio estas diskriminacio en la ] profesia agado, cxu oni diru "la regxo Elizabeto la Dua kaj la princo ] Diano" ktp; tamen la amikeco ja principe estas diskriminacio. Do la portugallingvanoj konas nur tiun diskriminacian amikecon. Cetere iu revulo respondis la aliajn komentariojn, dirante, ke "princo" k.s. estas maloftaj/specifaj vortoj. Tamen sinjoro estas neniom malofta, kaj neniu disputas la uzon S-ro Maria, Marta, Mireja. Mi komprenas, ke inter vasta grupo, oni povas diri: oni elektis shin kiel la plej bona instruisto de tiu lernejo. Sed individue mi nur diras: shi estas instruistino. Kiel tiu frazo seksismas? En gxi estas nur individua rilato. Tamen laù aliaj vidpunktoj esti instruistino malpli dignas ol esti instruisto... Al mi gravas kaj plachas scii cxu tiu estas viro aù virino. Ech por eviti necelitajn ofendojn. Ekz-e, kiam Mireja al ni skribis, mi vere ne sciis cxu shi estas viro aù virino kaj ne sciis cxu diri S-ro aù S-rino Mireja (ekzemplo). La fondintino de la japana religio Oomoto nomighas DEGUCHI Nao. Se mi legas tiun nomon, ne sciante, ke temas pri virino, mi eble pensos temi pri viro. La prefikso -in- en "fondintino" vere helpas min. Se oni ne uzas ghin kaj se poste, jam sciinte, ke ja temas pri virino, mi legas alian nomon, ekz-e DEGUCHI Onisaburo, mi ne certos cxu temas pri vira aù virina nomo. Mi pardonpetas pro ia ajn eraro en tiu mesagho. Mi ne reviziis ghin. Sincere kaj kore, Fernando
