Fernando Maia Jr wrote:
> Karaj,
>  
> Chiam, kiam ni parolas pri tiu temo, aperas tiu ideo, ke antaùe la mondo 
> estis seksisma kaj nune la afero shanghighas.
>  
> Feliche tio veras, tamen iuj argumentoj ghenas min. Ili diras, ke 
> Esperanto antaùe nur uzis -in- pro seksisma kialo. Kaj pro la shanghigho 
> de la tempoj de nun ne plu oni bezonas uzi ghin.  
>  


Se io, kiun mi skribis indikas tion, mi misskribis.


> Laù mia humila kompreno tio ne veras. Laù tio, kion mi komprenas, en 
> Esperanto (aù en la Zamenhofa Esperanto, seksisma laù iuj) oni uzas la 
> prefikson -in- samkiel en la latinidaj lingvoj. Kelkaj vortoj en 
> latinidaj lingvoj estas dugenra, tamen oni montras la genron per la 
> genro de la artikolo. Char la artikolo en Esperanto ne varias, Zamenhof 
> do donis tiun devon al la uzo aù ne-uzo de la prefikso -in- (refoje: laù 
> mia kompreno). Tiel Zamenhof elektis sekvi la econ de tiuj jam menciitaj 
> lingvoj.
>  


Sed tio estas grava diferenco. Vorto per si mem ne havas gramatikan 
genron en Esperanto sed ja havas tion ne nur en latinidaj lingvoj sed 
ankaŭ en slavaj kaj multaj germanidaj lingvoj. Ne estas finaĵoj por 
indiki gramatikan genron en Esperanto. Pronomoj ne indikas gramatikan 
genron en Esperanto; same kiel la finaĵo "-in-", Esperantaj pronomoj 
sole indikas la sekson priskribitan. Zamenhof elektis sekvi la econ de 
la angla, ne de la menciitaj lingvoj. Laŭ mia kompreno li kreis simplan 
sengenran lingvon, por ke oni ne devu lerni, ĉu le table aŭ la table, ĉu 
die Mädchen aŭ das Mädchen: do, simple la tablo, la fraŭlino.


> Pro tiu sama kialo kelkaj vortoj, kiaj infano kaj kolego, funkcias 
> ghuste kiel en la latinidaj.
>  


Laŭ mia kompreno li elektis, ke tiuj vortoj funkciu sammaniere kiel en 
la angla. Estas nur koincido, kiam la angla kaj la latinidaj lingvoj 
same funckias.


> Laù mia kompreno oni povas honeste diri, ke plachas al si mem ne uzi 
> -in- iam kaj iam pro ideologia kialo. Tiu estas ideologio, ech bona 
> ideologio laù certa vidpunkto, sed multfoje maljusta, char 
> misjughema. Tia penso igas chiujn latinidlingvanojn seksistoj kaj same 
> seksisma ilian lingvon, unu el iliaj maksimumaj kultursimboloj.
>  


Mi mem neniam diris tion. Mi diris, ke oni uzas -in-finaĵon por 
priskribi virinon, kiam gravas, ĉu temas pri viro aŭ virino. Mi ne uzas 
-in-finaĵon, kiam ne temas pri viro aŭ virino, ekz.: ŝi estas la plej 
bona instruisto en la lernejo. Diri ke "ŝi estas la plej bona 
instruistino en la lernejo" signifas, ke ŝe estas la plej bona nur el 
inter la instruistinoj.



> Diri, ke antaùe Esperanto estis seksisma, kaj nune, sen la vasta in-uzo, 
> ghi malseksismighas, tio estas malfundamenta kaj maljusta. Sincere mi 
> nur pensas, ke okazas shangho (aù oni okazigas - aù ech volas okazigi - 
> shanghon) rilate al la lingva maniero pensi --- de la fudamente latinida 
> al la moderne angla. Kaj tiun de iuj celotan shanghon oni emas ekspliki 
> per diversegaj pensoj (seksismo, samkapablo ktp.)  
>  


Tamen, Zamenhof eksekvis la anglan antaŭlonge. Ne temas pri seksismo, 
temas pri uzo de -in-finaĵo sole por priskribi virinon.


> Sergio diris:
>  
> ] La neindiko de la semantika genro en la profesioj estas sekvo de
> ] ideologia premo; oni povas debati, cxu tio estas diskriminacio en la
> ] profesia agado, cxu oni diru "la regxo Elizabeto la Dua kaj la princo
> ] Diano" ktp; tamen la amikeco ja principe estas diskriminacio.
>  
> Do la portugallingvanoj konas nur tiun diskriminacian amikecon.
>  
> Cetere iu revulo respondis la aliajn komentariojn, dirante, ke "princo" 
> k.s. estas maloftaj/specifaj vortoj. Tamen sinjoro estas neniom malofta, 
> kaj neniu disputas la uzon S-ro Maria, Marta, Mireja.
>  


Machiavelli uzis la vorton "princo" en la senco 'reganta persono.' Mi ne 
rememoras, ĉu li diskutis pri regantaj virinoj, sed Elizabeta la Unua de 
Anglio ja estis "princo" laŭ la Machiavelli-a signifo. La Fundamento 
havas nekonsekvence la sengenran vorton "homo", do, laŭfundamente oni ne 
uzas "sinjoro" aŭ "viro" sengenre. Tamen "instruisto" servas sengenre 
kaj por 'virinstruisto' kaj por 'iu ajn instruisto'.




> Mi komprenas, ke inter vasta grupo, oni povas diri: oni elektis 
> shin kiel la plej bona instruisto de tiu lernejo. Sed individue mi nur 
> diras: shi estas instruistino. Kiel tiu frazo seksismas? En gxi estas 
> nur individua rilato. Tamen laù aliaj vidpunktoj esti instruistino 
> malpli dignas ol esti instruisto...
>  
> Al mi gravas kaj plachas scii cxu tiu estas viro aù virino. Ech por 
> eviti necelitajn ofendojn. Ekz-e, kiam Mireja al ni skribis, mi vere ne 
> sciis cxu shi estas viro aù virino kaj ne sciis cxu diri S-ro aù S-rino 
> Mireja (ekzemplo). La fondintino de la japana religio Oomoto nomighas 
> DEGUCHI Nao. Se mi legas tiun nomon, ne sciante, ke temas pri virino, mi 
> eble pensos temi pri viro. La prefikso -in- en "fondintino" vere helpas 
> min. Se oni ne uzas ghin kaj se poste, jam sciinte, ke ja temas pri 
> virino, mi legas alian nomon, ekz-e DEGUCHI Onisaburo, mi ne certos cxu 
> temas pri vira aù virina nomo.
>  


En la koncerna fonda laboro, estas grave scii, ke virino fondis tian 
organizon, ke ŝi faris bonegajn artaĵojn, kaligrafiaĵojn, verkis kaj 
instruis laŭ maniero tiam ne kutima por virino. Kaj ke ŝi insistis, ke 
virinoj ludu virinrolojn en Noh-teatraĵoj. Do, estas nenio por disputi 
pri ŝi. Apenaŭ estas religia aŭ religieca instanco, kie la roloj de 
viroj kaj virinoj kunfandiĝis, eĉ hodiaŭ, do, mi mem ja insistas pri 
taŭga distingo, kie distingo laŭ sekso gravas.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a