Saluton, Teodoro!

 Vi uzas la kriterion de "forta privata rilato", kaj mi ne. Ekzemple, la
> vorto "tauxro" ne indikas al mi forta privata rilato, sed gxi estas
> sendube virgenra, tiagrade ke "tauxrino" estus semantike sensenca.
> (Agnoskite, tiu estas absurde ekstrema ekzemplo.)


Cxu? Eble ne... Kvankam "tauxro" estas neoficiala (kaj por mi iom evitinda
vorto, cxar la samsenca "virbovo" estas tro kutima), mi akceptas vian
ekzemplon. Sed mi ne trovas "tauxrino'n" sensenca. Laux la nacilingva
vidpunkto, gxi povus sxajni stranga, sed laux la esperanta vidpunkto gxi
estas ina formo de tauxro. Viro estas certe viro, cxu? Virino estas ina
formo por viro. Cxu vi konsentas?

Kaj mi denove donas mian opinion, ke temas pri nacilingva influo. Mi
> emas al interpreti "amiko" sengenre cxar la angla vorto ne enhavas
> genron; francoj emas interpreti gxin genre cxar la franca analogo estas
> genra vortparo.


Mi komprenas viajn vortojn, kara amiko. Mi tamen ne tiom konsentas. Mi ne
emas uzi amiko'n kiel kvazaux virgenran vorton nur pro nacilingva influo.
Verdire neniel pro nacilingva influo. Ecx se mia lingvo havus ian sengenran
vorton por "amiko", mi ne uzus ian "sxi estas mia amiko". Mi tute konsentas,
ke amiko povas havi gxeneralan neuxtran sencon, precipe dum pluralo, tamen
en la esperanta historio oni gxin uzis kiel kvazaux genran. Tial mi same
uzas, ne pro nacilingva influo. Kredu min, mi tute evitas tion.

Mi pensas ke la kriterio devus esti la semantika signfo de la vorto.
> Ekzemple, se ni pripensas la adjektivan formon de la vorto, ni vidas ke
> ni ja distingas inter "viraj vestoj" kaj "virinaj vestoj", sed ne pri
> "amikaj rilatoj" kaj "amikinaj rilatoj". (Almenaux mi ne, kaj pro la
> morfologio de francaj adjektivoj, mi divenus ke francoj ankaux ne.)
>
> Tamen, mi konstatas ke tiu ne validas por kelkaj vortoj; ekzemple, mi
> probable ne distingus inter "onkla" kaj "onklina", kaj me tamen regule
> traktas tiun vorton genre.


Tio ankaux ne validas por frat'. Oni uzas frateco'n, kiu malsamas rilate al
patreco'n (kaj patrineco'n). Pro tio mi diras, ke malgraux tio, ke Esperanto
estas tre logika, gxi ne estas tro logika. Finfine gxi estas lingvo, kaj
moron oni devas konsideri.

Tre probable, tio estos afero je kiu esperantistoj neniam plene akordos;
> cxiam estos tiaj "grizaj" vortoj, kiujn kelkaj traktas genre kaj kelkaj
> sengenre. Krom se la Akademio iam donos oficialan informon pri la afero.


Mi nur legis pri tiu temo en iom modernaj tekstoj. Kial antauxe e-istoj ne
diskutis pri tio?

Cetere, dankon pro tiom gxentilaj respondoj, kara. Ofte oni batalegas pri
tiu temo. Sed oni vidu, ke iel gxi estas nur detaleto, kaj ke nia lingvo
vivas kaj nin permesas diskuti tion, tiel, tiom, tiam kaj tie.

Kore,

Fernando

Rispondere a