Saluton!

Fri, 8 Feb 2008 11:16:31 +0600, "Sergio Pokrovskij" 
<[EMAIL PROTECTED]> skribis:

> Lingvo estas sistemo, kiu prezentas certan redundon. Tia redundo
> helpas en komunikado.  En la frazo:
>    "Li donis al mi tri pomoJn"
> la plurnombro estas superflua, ĉar ĝin klare indikas la numeralo
> "tri".  Kaj efektive multaj lingvoj (ekz-e la uzbeka) normale ne
> ripetas nombron post numeralo.

Kaj la japana entute ne havas plurnombron. Kaj ne forgesu la n-formon.

> Tamen en Esperanto tio nepras. 

Kaj ebligas diri simple, unuvorte: «Pomojn!», kio klare malsamas je «Pomo!» 
kaj «Pomoj!». La japana kaj certaj aliaj lingvoj postulus tri sufiĉe 
malsamajn FRAZOJN por esprimi tion.

Reen al la diskuto: se vi ne uzas -in-, kiel vi distingos la prezidanton 
Clinton (Bill) kaj la prezidantinon Clinton (Hillary)?

Mi entute fiaskas kompreni, kial oni daŭrigas tiun senfruktan diskuton. Kiuj 
kontraŭas uzon de -in-, idistiĝu kaj ne malpurigu nian karan, klaran 
lingvon!

Amike,

Dmitri Gabinski
             

----------
Все блоги - тут: http://blogs.tut.by

Rispondere a