> > Mi ne diris, ke mencii inecon estas hontinde, nur ke kiam la ineco > > ne gravas ene de la kunteksto, mi konsideras necese aldoni "-in-" al > > tiu vorto. > > Kaj mi daŭrigas vian rezonadon: Se marki inecon en "prezidento" estas > superflua, tiam egale superflua estas marki ĝin en la pronomo kiu tiun > substantivon anstataŭas.
> > Same, mi gxenerale ne sentus bezonon diri "Sxi estas prezidentino" > > anstataux "Sxi estas prezidento". > > Lingvo estas sistemo, kiu prezentas certan redundon. Tia redundo > helpas en komunikado. En la frazo: > "Li donis al mi tri pomoJn" > la plurnombro estas superflua, ĉar ĝin klare indikas la numeralo > "tri". Kaj efektive multaj lingvoj (ekz-e la uzbeka) normale ne > ripetas nombron post numeralo. Tamen en Esperanto tio nepras. Vi tute miskomprenas min. Mi ne parolas pri superflueco aŭ redundeco. Se la afero estus tia, mi ankuax argumentus kontraŭ "Ŝi estas virino" kaj "Ŝi estas mia fratino". Mi parolas pri la esenca signifo de la radiko: Ĉu la radiko mem entenas la ideon de la sekso de la referato? > > Konsideru: > > > Sxi estas homo (cxu vi sentas bezonon diri "homino"?) > > Sxi estas persono (cxu vi sentas bezonon diri "personino"?) > > "Homo", "persono", "infano" estas vortoj specialaj, kies funkcio estas > eviti indikon de la sekso. Ili neniel estas tipaj vortoj de > Esperanto. Sed laŭ mi, la radikoj kiuj ne entenas ideon de sekso (tiuj kiuj "evitas" laŭ vi) ja estas la tipaj. La plejparto da homaj kaj bestaj radikoj ne montras seksindikon. Tia montro estas la escepto. Via "evito" de seksindiko (laŭ mi simpla manko, kaj tute ne evito) estas la ordinara rilato de radikoj al seksindiko. > > Kaj tio estas la diskuto cxi tie: Je kiuj vortoj ni sentas bezonon > > de "-in-"? Por mi, "amiko" kaj "prezidento" similas pli al "homo" > > kaj "persono" ol al "patro" kaj "frato". > > Ĉu vi povas klarigi, kial la diferenco inter fratino kaj frato estas > por vi pli grava, ol la diferenco inter amikino kaj amiko? Laŭ mi, > ili estas tiom similaj, ke mi facile imagas vorton "fratamiko", kiun > mi efektive trovas en la Reto. Do, efektive la sama argumento kiel Mireja faris: por vi, temas pri forta persona rilato. Por mi, tiu argumento simple ne validas. Tiu simple ne estas la kriterio, kiun mi uzas, kiam mi decidas pri la neceso de "-in-". > > La demando ne estas pri la ineco de tiu aux tiu persono, sed pri la > > semantika genro (aux kiel Masaaki preferus, la semantika sekseco) de > > la radiko mem. > > Tio ne estas eco de radiko, tio estas eco de vorto, kaj ankoraŭ > dependa je la uzmaniero (je la specifeco). "La rusoj" en uzo > NESPECIFA povas rilati ankaŭ al rusinoj; sed en SPECIFA uzo: > "Ĉu vi memoras tiun blondan bluokulan ruson?" > mi certas, ke temas pri viro. Se temus pri virino, oni devus demandi > "Ĉu vi memoras tiun blondan bluokulan rusinon?" Mi ne akordas. Oni dividas radikojn laŭ ĝiaj bazaj sencoj. Ni parolas pri substantivaj radikoj, verbaj radikoj, adjektivaj radikoj. Ekzemple, la sufikso "-ad-" ne havas la saman signifon je substantivaj radikoj, ke ĝi havas je verbaj. Do radiko havas la saman signifon (kaj sekve samajn ecojn) kiun havas ĝia bazformo. Radikoj kiel "patr-", "frat-", ktp, entenas en si mem la ideon de sekso. Ni distingas ne nur rilate la substantivojn (patro, patrino), sed ankaŭ rilate la adjektivojn (patra, patrina) kaj la kunmetaĵojn (patreco, patrineco). Kontraŭe, ni ne (ordinare) tiel distingas por la radiko "amik-" (amika, amikeco, sed ne amikina, amikineco). Do, estas esence seksaj radikoj, kaj esence neseksaj radikoj. Mi sentas bezonon de "-in-" por vortoj faritaj el la seksaj radikoj, kiam temas pri individuo, kies sekso estas konate ina. Mi ne sentas tian bezonon por la neseksaj radikoj. Pri specifaj individuoj, kiel via rusino, ne estas malprave uzi "-in-". Mi ja uzus ĝin se ĝi estus kuntekste grava. Sed ekster ia kunteksto kiu bezonigus la seksindikon, mi ne uzus ĝin. Alivorte, mi uzus "rusino" nur en tiuj situacioj, kie mi uzus "virruso" se temus pri viro. T.e., situacioj en kiu mi sentas la bezonon tutklare indiki la sekson de la individuo. Ankoraŭ unu fojon: Por mi, temas pri la baza signifo de la radiko. NE temas pri la forteco (aŭ malforteco) de la rilato inter mi kaj la specifita individuo. NE temas pri superflueco. Mi tute konstatas, ke ne ĉiuj akordas kun mi pri tiu afero. Kaj ke eĉ inter tiuj kiuj akordas, ne estas plena akordo pri ĉiu radiko.
