Mi avertas, ke mi respondas al tri mesaĝoj, do estos citaĵoj el diversaj 
listanoj.

> Reen al la diskuto: se vi ne uzas -in-, kiel vi distingos la prezidanton
> Clinton (Bill) kaj la prezidantinon Clinton (Hillary)?

Same kiel vi ĵus faris - per la uzado de la persona nomo.

> Mi entute fiaskas kompreni, kial oni daŭrigas tiun senfruktan diskuton. 
> Kiuj
> kontraŭas uzon de -in-, idistiĝu kaj ne malpurigu nian karan, klaran
> lingvon!

Laŭ mia komprenos, neniu ĉi tie kontraŭas la uzon de "-in-". Ni nur 
diskutas pri la lokoj kie ĝi estas necesa.

 > Ĉu "pomo" entenas la ideon pri la nombro? En Esperanto ni markas la
 > nombron, eĉ se tio ne estas esenca por la komunikaĵo:
 > "Li ne donis al mi pomojn. Eĉ ne unu."

Strange. Laŭ mi, "Li ne donis al mi pomon. Eĉ ne unu." havas precize la 
saman signifon. Kiun distingon vi faras inter ili?

 > Estas diferenco inter la relativa gravo de la vortoj. Estas centmiloj
 > da vortoj, sed reale uzataj estas nur kelkmil. Plej multaj radikoj ne
 > estas homaj -- tamen la homaj ja estas la plej gravaj kaj la plej
 > uzataj. Do, se nombri ne "radikojn" sed "aperojn de radiko", tiam la
 > statistiko probable inversiĝos (krom se temas pri faka libro kiu temas
 > pri mineraloj ktp).

Mi pensas, ke eĉ inter la komunuzaj vortoj, la senseksaj estas pli 
multe. (Tamen mi ne faris ian statistikan esploron.)

 > Estas ankaŭ la ĝi-genro. Ne temas sole pri "li" kaj "ŝi", temas ankaŭ
 > pri "ĝi". Estas diferenco inter "belulo" kaj "belaĵo", kvankam oni
 > povus diri, simile al via obĵeto koncerne la ŝi-genron, ke en ambaŭ
 > okazoj temas pro belo, kaj ke la uleco aŭ aĵeco ne estas parto de la
 > nocio. Mi tamen opinias malebla diri "Li estas belaĵo" (kio logike
 > estas tute analogia al "Ŝi estas prezidento").

Mi parolas pri la sekseco aŭ nesekseco de homaj kaj bestaj radikoj. 
Aliaj radikoj estas ĉiam nepre senseksaj, ĉar temas pri aferoj kiuj tute 
ne povas havi sekson.

 > Vi tamen ne respondis, kial ineco estas esenca en fratino, kaj
 > senrilata en "amikino". Por mi estas plena analogio: la kontrasto
 > inter fratino kaj frato estas tia sama, kiel la kontrasto inter
 > amikino kaj amiko.

Ineco ne estas esenca en "fratino" Vireco estas esenca en la radiko 
"frat-", do kiam temas pri virino, oni nepre bezonas seksindikon. Por 
mi, ne estas analogia ĉar la ideo de "frat-" entenas la iden de sekso, 
kaj la radiko "amik-" ne entenas.

 > Mi tre dubas, ke "DEKSTR" havas unu saman sencon en "dekstra" kaj
 > "maldekstra". Mi tre dubas PATR havas unu saman sencon en "patro" kaj
 > "patrino". "Patrino" ne estas "ina patro", ĝi estas komplementa
 > nocio.

Jes! maldekstra estas la malo de "dekstr-". Patrino estas la ina 
komplemento de "patr-". La sufiksoj povas modifi la signifon de la 
radiko. Mi tre rekomendas la libron "Fundamentaj reguloj de la 
vort-teorio en Esperanto" de Rene de Saussure.

 > En tio estas diversaj gradoj. Oni povas paroli pri "alteco" kiel pri
 > eco kiu kovras la signifokampon de la nocioj "alta" kaj "malalta". Sed
 > politika "dekstremeco" apenaŭ kovras la signifokampon de la adjektivo
 > "maldekstrema" (samkiel "conservativism" apenaŭ kovras la adjektivon
 > "leftist").

Kial do ni ja parolas pri "patrineco" aŭ "patrinaj sentoj"? Por mi, tie 
estas la kerno: se "amik-" entenus la ideon de sekso same kiel "patr-" 
ĝin entenus, ni ne trovus "amikineco" stranga vorto.

 > Normale la homoj havas sekson. Kaj tio ofte vere gravas. Ĉu
 > "maljunulo" estas "seksa vorto"? Ĉu "paciento" estas seksa vorto?
 > Atentu, ke tre ofte la sekso ja gravas por medicino.

Kiel mi antaŭe diris plurfoje, la la uzo de "-in-" ne estas malprava - 
sed ĝi ankaŭ ne estas necesa. Se ĝi estas kuntekste grava, oni certe uzu 
ĝin.

 > Normale oni ne diras "virruso". Normale oni diras "ruso". Simpla
 > "ruso" en specifa kunteksto same neprigas virgenron, kiel manko de -n
 > vortofine neprigas nominativon (kontraste al akuzativo).

Jes, kaj normale mi ne diras "rusino". Simpla "ruso" en specifa 
kunteksto ankuax povas montri inecon. Tio, kion mi diras, estas ke 
ekster la bezono tutklare indiki la sekson, mi ne uzas "-in-".

Denove: Mi NE diras ke "-in-" estas malbona. Mi NE diras, ke "-in-" 
estas ĉiam nenecesa. Mi diras, ke por la ĝenerala uzo, ĝi ne estas necesa.

 > Ne nepre temas pri rilato aŭ redundo. Temas pri la sistemo, en kiu
 > unu alternativo estas markita per sufikso aŭ finaĵo (mal-, -j, -n,
 > -in) kaj la alia(j) alternativo(j), per malesto de la koncerna
 > esprimilo. Se vi ne forigas mal- el "maldekstra", rezultas
 > "dekstra". Se vi forigas -n el "katon", tiam akuzativo iĝas
 > nominativo.

Tiu nominativo/akuzativo estas malbona analogio, ĉar tie estas nur du 
eblecoj. Sed mi parolas pri radikoj, por kiuj estas TRI. Por kelkaj 
radikoj, la sekso estas entenita en la baza signifo, kaj do via manko de 
sufikso kontraŭ estado de sufikso validas. Sed ekzistas ankaŭ radikoj 
por homoj kaj bestoj kiuj ne entenas la ideon de sekso, pri tiuj estas 
tri ebleco: manko de afikso, la sufikso "-in-", la prefikseca "vir-".

 > Jen la esenca demando: ĉu oni ĉiam rigore distingas inter paciento kaj
 > pacientino aŭ nur laŭnecese por trakti problemon rilatantan al sekso?
 > Kiuj vortoj apartenas al la klaso de "paciento" kaj kiuj al la klaso de
 > "patro/patrino"? Ĉu Esperanto spegulu la nuntempan funkcion de
 > profesiuloj/profesiulinoj?

Jes, precize. Kaj por mi la vasta plimulto de homaj kaj bestoj radikoj 
en Esperanto (eĉ la komunuzaj) apartenas al la senseksa klaso. La baza 
signifo de la radiko simple ne entenas la ideon de sekso. La enteno de 
sekso estas maltipa, escepta.

Por mi, la radiko "amik-" kaj la gentaj radikoj apartenas al la senseksa 
klaso. Mi tute komprenas, ke por iuj ili apartenas al la seksa klaso. 
Ĝis la Akademio faros ian oficialan decidon (se ĝi iam decidos, kion mi 
dubas), neniu el la du opinioj estas prava aŭ malprava. Ili estas nur 
opinioj pri la uzado de la lingvo.


Rispondere a