Teodoro Sankaro skribis:
>Sed cxi tie ne temas pri gramatika genro, sed pri la semantika genro de 
>la vorto. Certe vi akordas, ke vortoj kun la sufikso "-ino" estas 
>semantike ingenraj, cxu ne?
>
>Se vi nur volas diri, ke ni ne devas uzi la radikon "genr-" pri 
>semantikaj ecoj (kontraste je gramatikaj), eble ja estus bone klare 
>distingi,

Mi diras, jes, ke ni uzu la vorton "genro" nur pri gramatika fenomeno, 
cxr tio estas la origino de la vorto en Esperanto..
Pri semantika fenomeno ni prefere uzu ekzemple la vorton "kategorio", 
kiu havas pli gxeneralan signifon.

>  sed laux ReVo, oni povas uzi "genro" pri la Esperantoj 
>pronomoj, kiuj certe ne havas *gramatikan* genron.

Mi dankas vin pro via atentigo pri la difino en ReVo.  Mi unuafoje legis 
la novan difinon de "genro" en ReVo kaj iomete surprizigxis.
ReVo startis surbaze de Plena Vortaro de E. kun Suplemento (PV) antaux 
kelkaj jaroj.  Do cxe la komenco la difino de "genro" devus esti jena:

"1(G) Seksa karaktero de substantivo aux pronomo: vira, ina, neuxtra ~o; 
la gramatika ~o ne ekzisitas en esp-o."

Cxi tiu difino de PV ne estas gxusta.  Sed bonvole atentu, ke oni donas 
la frazekzemplon "la gramatika genro ne estas en esperanto".

Nova PIV (2002) difinas genron jene:
"Unu el la diversnombraj gramatikaj kategorioj, inter kiujn multaj 
lingvoj dispartigas la subst-ojn k pron-ojn (kun akordaj konsekvencoj 
por la adj-oj k verboj): vira, ina, neuxtra ~o (en hindeuxropaj 
lingvoj); ~o ne ekzistas en E.."

Tiu cxi difino de NPIV estas pli-malpli gxusta.  Ankaux oni donas la 
ekzemplon "genro ne ekzistas en Esperanto".  Tio cxi surbazigxas 
generale akceptata gramatika teorio.

Dume, la difino de ReVo estas tute nova al mi.  Eble la auxtoro de la 
difino sin bazigis sur iu alia gramatika teorio.  Estas fakto, ke 
ekzistas tiom da gramatikaj teorioj, kiom da gramatikistoj.  Tamen tiu 
cxi difino de ReVo ja komplikigas la aferon, se temas pri Esperanto.

Nu, mi ripetu, "Genro ne ekzistas en Esperanto".

Gramatike,

2008/02/08 [ven.]                               HIROTAKA Masaaki

Rispondere a