Sergio Pokrovskij wrote: > > > Je 2/7/08, Teodoro: > > >> se Hillary venkus en Usono cxi-Novembre, mi ne nomus sxin > >> "prezidantino", sed simple "prezidanto". > > >> Kiel ne? Ĉu ŝi malviriniĝos post venko? Usonanoj estas strangegaj. > > > Cxu vi ne atentas la diskuton? Cxar mi ne konsideras sxian inecon grava > > al sxia funkcio/rolo de prezidanto. > > Ĉu vi do referencos tiun prezident(in)on per li, ŝi, aŭ ĝi? Se mencii > inecon estas hontinde, kial uzi "ŝi"n? Se "ŝi" estas akceptebla, kial > ne "prezidentino"? Kial vi mem parolas pri "ŜIA funkcio de > prezidento"?
Unue, dankon pro la korekto. Mi forgesis, ke la politika ofico estas "prezidEnto" kaj ne "prezidAnto" Mi ne diris, ke mencii inecon estas hontinde, nur ke kiam la ineco ne gravas ene de la kunteksto, mi konsideras necese aldoni "-in-" al tiu vorto. Konsideru: Sxi estas homo (cxu vi sentas bezonon diri "homino"?) Sxi estas persono (cxu vi sentas bezonon diri "personino"?) Same, mi gxenerale ne sentus bezonon diri "Sxi estas prezidentino" anstataux "Sxi estas prezidento". Kaj tio estas la diskuto cxi tie: Je kiuj vortoj ni sentas bezonon de "-in-"? Por mi, "amiko" kaj "prezidento" similas pli al "homo" kaj "persono" ol al "patro" kaj "frato". Kaj tute kontraste (sxajne) por Renato kaj Mireja. (Nu, la diskuto ankaux inkluzivas kialojn por la ekzisto aux manko de tiu sento de bezono je kelkaj vortoj.) La demando ne estas pri la ineco de tiu aux tiu persono, sed pri la semantika genro (aux kiel Masaaki preferus, la semantika sekseco) de la radiko mem.
