> Hirotaka, tamen necesas kompreni, ke vortaroj gxenerale uzas gxeneralajn 
> vortojn. La portugala uzas kungerajn vortojn, tamen en tiuligvaj 
> vortaroj oni oftege legas: "Doktoro: persono aux tiu ktp.; Amiko: same; 
> Aktoro: same; Klerulo ("letrado"): same". Tiu ne estas tiom valida 
> argumento. Ekz-e kelkaj diras, ke ulo estas sengenra. (Kun tio mi 
> konsentas, tamen ni devas konsidere gxian kvazaux-viran uzadon). 
> "Episkopo" etas virgenra. Revo difinas tiun per "ekleziulo". Do la vorto 
> estas sengenra?

Kelkaj eklezioj ja ordinas virinojn al la ofico de episkopo. Cxu ili 
estas episkopinoj? Laux mi ne, cxar temas pri ofico; ekzemple, se 
Hillary venkus en Usono cxi-Novembre, mi ne nomus sxin "prezidantino", 
sed simple "prezidanto".

Mi citas la vortojn de Bertilo:

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas ĉiam okupata de nur unu el la 
seksoj, ekz. viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. 
Tre frapa ekzemplo estas la vorto *papo*. Sed tio ne nepre signifas, ke 
la *radiko mem* estas vira. Por ne senhelpe konfuzi la aferojn necesas 
ĉiam memori la distingon inter la *seksa signifo de vorto*, kaj la 
*sekso de tiu, al kiu vorto referencas*. Oni povas facile imagi, ke ekz. 
religia sekto starigus propran papon, kaj uzus aliajn regulojn, kiuj 
permesus, ke ankaŭ virino estu papo. Pri tiaj radikoj eblas ankaŭ diri, 
ke la seksa signifo ankoraŭ ne estas tute klare difinita, ĉar neniam 
aperis bezono. En la ĉi-antaŭaj listoj *papo* estas tamen klasita kiel 
vira. Aliaj ekzemploj estas la vortoj *soldato* kaj *pastro*. Por tiuj, 
kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj 
povas ŝajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaŭ 
inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la ĉi-antaŭaj listoj soldato kaj 
pastro estas klasitaj kiel neŭtraj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn 
okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila. La ĉi-antaŭa inventaro 
ne pretendas montri ĉiudetale perfektan solvon.

El <http://www.bertilow.com/seksaj_vortoj/index.html>

Sed mi devas agnoski, ke malgraux tio, ke la radiko mem ne estus vira, 
la kultura/socia kutimo ke papo estas viro estas tiel forta, ke mi certe 
dirus "Papino" se temus pri la legenda Johana 
(<http://eo.wikipedia.org/wiki/Johana_%28papino%29>).

Rispondere a