Je 2/8/08, Teodoro:

[...]

>> Lingvo estas sistemo, kiu prezentas certan redundon. Tia redundo
>> helpas en komunikado. En la frazo:
>> "Li donis al mi tri pomoJn"
>> la plurnombro estas superflua, ĉar ĝin klare indikas la numeralo
>> "tri". Kaj efektive multaj lingvoj (ekz-e la uzbeka) normale ne
>> ripetas nombron post numeralo. Tamen en Esperanto tio nepras.

> Vi tute miskomprenas min. Mi ne parolas pri superflueco aŭ
> redundeco. Se la afero estus tia, mi ankuax argumentus kontraŭ "Ŝi
> estas virino" kaj "Ŝi estas mia fratino". Mi parolas pri la esenca
> signifo de la radiko: Ĉu la radiko mem entenas la ideon de la sekso
> de la referato?

Ĉu "pomo" entenas la ideon pri la nombro?  En Esperanto ni markas la
nombron, eĉ se tio ne estas esenca por la komunikaĵo:
"Li ne donis al mi pomojn.  Eĉ ne unu."

Ĉi-okaze ne estas redundo.  Estas deviga markado de la nombro, kiu
fakte estas eĉ ĝena: "Nek unu pomon, nek plurajn pomojn li donis."
Do, la nombro estas neniom bezonata -- tamen la lingvosistemo ne
ebligas mencii pomon sen indiki la nombron.

[...]

>> "Homo", "persono", "infano" estas vortoj specialaj, kies funkcio
>> estas eviti indikon de la sekso. Ili neniel estas tipaj vortoj de
>> Esperanto.

> Sed laŭ mi, la radikoj kiuj ne entenas ideon de sekso (tiuj kiuj
> "evitas" laŭ vi) ja estas la tipaj. La plejparto da homaj kaj bestaj
> radikoj ne montras seksindikon.

Estas diferenco inter la relativa gravo de la vortoj.  Estas centmiloj
da vortoj, sed reale uzataj estas nur kelkmil.  Plej multaj radikoj ne
estas homaj -- tamen la homaj ja estas la plej gravaj kaj la plej
uzataj.  Do, se nombri ne "radikojn" sed "aperojn de radiko", tiam la
statistiko probable inversiĝos (krom se temas pri faka libro kiu temas
pri mineraloj ktp).

> Tia montro estas la escepto. Via "evito" de seksindiko (laŭ mi
> simpla manko, kaj tute ne evito) estas la ordinara rilato de radikoj
> al seksindiko.

Estas ankaŭ la ĝi-genro.  Ne temas sole pri "li" kaj "ŝi", temas ankaŭ
pri "ĝi".  Estas diferenco inter "belulo" kaj "belaĵo", kvankam oni
povus diri, simile al via obĵeto koncerne la ŝi-genron, ke en ambaŭ
okazoj temas pro belo, kaj ke la uleco aŭ aĵeco ne estas parto de la
nocio.  Mi tamen opinias malebla diri "Li estas belaĵo" (kio logike
estas tute analogia al "Ŝi estas prezidento").

>> Kaj tio estas la diskuto cxi tie: Je kiuj vortoj ni sentas bezonon
>> de "-in-"? Por mi, "amiko" kaj "prezidento" similas pli al "homo"
>> kaj "persono" ol al "patro" kaj "frato".

>> Ĉu vi povas klarigi, kial la diferenco inter fratino kaj frato estas
>> por vi pli grava, ol la diferenco inter amikino kaj amiko? Laŭ mi,
>> ili estas tiom similaj, ke mi facile imagas vorton "fratamiko", kiun
>> mi efektive trovas en la Reto.

> Do, efektive la sama argumento kiel Mireja faris: por vi, temas pri
> forta persona rilato. Por mi, tiu argumento simple ne validas. Tiu
> simple ne estas la kriterio, kiun mi uzas, kiam mi decidas pri la
> neceso de "-in-".

Vi tamen ne respondis, kial ineco estas esenca en fratino, kaj
senrilata en "amikino".  Por mi estas plena analogio: la kontrasto
inter fratino kaj frato estas tia sama, kiel la kontrasto inter
amikino kaj amiko.

>> La demando ne estas pri la ineco de tiu aux tiu persono, sed pri la
>> semantika genro (aux kiel Masaaki preferus, la semantika sekseco) de
>> la radiko mem.

>> Tio ne estas eco de radiko, tio estas eco de vorto, kaj ankoraŭ
>> dependa je la uzmaniero (je la specifeco). "La rusoj" en uzo
>> NESPECIFA povas rilati ankaŭ al rusinoj; sed en SPECIFA uzo:
>> "Ĉu vi memoras tiun blondan bluokulan ruson?"
>> mi certas, ke temas pri viro. Se temus pri virino, oni devus demandi
>> "Ĉu vi memoras tiun blondan bluokulan rusinon?"

> Mi ne akordas. Oni dividas radikojn laŭ ĝiaj bazaj sencoj. Ni
> parolas pri substantivaj radikoj, verbaj radikoj, adjektivaj
> radikoj. Ekzemple, la sufikso "-ad-" ne havas la saman signifon je
> substantivaj radikoj, ke ĝi havas je verbaj. Do radiko havas la
> saman signifon (kaj sekve samajn ecojn) kiun havas ĝia bazformo.

Mi tre dubas, ke "DEKSTR" havas unu saman sencon en "dekstra" kaj
"maldekstra".  Mi tre dubas PATR havas unu saman sencon en "patro" kaj
"patrino".  "Patrino" ne estas "ina patro", ĝi estas komplementa
nocio.

> Radikoj kiel "patr-", "frat-", ktp, entenas en si mem la ideon de
> sekso.  Ni distingas ne nur rilate la substantivojn (patro,
> patrino), sed ankaŭ rilate la adjektivojn (patra, patrina) kaj la
> kunmetaĵojn (patreco, patrineco). Kontraŭe, ni ne (ordinare) tiel
> distingas por la radiko "amik-" (amika, amikeco, sed ne amikina,
> amikineco).

En tio estas diversaj gradoj.  Oni povas paroli pri "alteco" kiel pri
eco kiu kovras la signifokampon de la nocioj "alta" kaj "malalta".  Sed
politika "dekstremeco" apenaŭ kovras la signifokampon de la adjektivo
"maldekstrema" (samkiel "conservativism" apenaŭ kovras la adjektivon
"leftist").

> Do, estas esence seksaj radikoj, kaj esence neseksaj radikoj. Mi
> sentas bezonon de "-in-" por vortoj faritaj el la seksaj radikoj,
> kiam temas pri individuo, kies sekso estas konate ina.  Mi ne sentas
> tian bezonon por la neseksaj radikoj.

Normale la homoj havas sekson.  Kaj tio ofte vere gravas.  Ĉu
"maljunulo" estas "seksa vorto"?  Ĉu "paciento" estas seksa vorto?
Atentu, ke tre ofte la sekso ja gravas por medicino.

> Pri specifaj individuoj, kiel via rusino, ne estas malprave uzi
> "-in-".  Mi ja uzus ĝin se ĝi estus kuntekste grava. Sed ekster ia
> kunteksto kiu bezonigus la seksindikon, mi ne uzus ĝin. Alivorte, mi
> uzus "rusino" nur en tiuj situacioj, kie mi uzus "virruso" se temus
> pri viro. T.e., situacioj en kiu mi sentas la bezonon tutklare
> indiki la sekson de la individuo.

Normale oni ne diras "virruso".  Normale oni diras "ruso".  Simpla
"ruso" en specifa kunteksto same neprigas virgenron, kiel manko de -n
vortofine neprigas nominativon (kontraste al akuzativo).

> Ankoraŭ unu fojon: Por mi, temas pri la baza signifo de la radiko. NE
> temas pri la forteco (aŭ malforteco) de la rilato inter mi kaj la
> specifita individuo. NE temas pri superflueco.

Ne nepre temas pri rilato aŭ redundo.  Temas pri la sistemo, en kiu
unu alternativo estas markita per sufikso aŭ finaĵo (mal-, -j, -n,
-in) kaj la alia(j) alternativo(j), per malesto de la koncerna
esprimilo.  Se vi ne forigas mal- el "maldekstra", rezultas
"dekstra".  Se vi forigas -n el "katon", tiam akuzativo iĝas
nominativo.

> Mi tute konstatas, ke ne ĉiuj akordas kun mi pri tiu afero. Kaj ke
> eĉ inter tiuj kiuj akordas, ne estas plena akordo pri ĉiu radiko.

Jes.  Tio estas afero de konvencio.  Kaj de la sistemo.

--
Sergio

Rispondere a