Je 2/8/08, Teodoro:
> Sergio Pokrovskij wrote:

[...]

> Mi ne diris, ke mencii inecon estas hontinde, nur ke kiam la ineco
> ne gravas ene de la kunteksto, mi konsideras necese aldoni "-in-" al
> tiu vorto.

Kaj mi daŭrigas vian rezonadon: Se marki inecon en "prezidento" estas
superflua, tiam egale superflua estas marki ĝin en la pronomo kiu tiun
substantivon anstataŭas.

> Konsideru:

> Sxi estas homo (cxu vi sentas bezonon diri "homino"?)
> Sxi estas persono (cxu vi sentas bezonon diri "personino"?)

"Homo", "persono", "infano" estas vortoj specialaj, kies funkcio estas
eviti indikon de la sekso.  Ili neniel estas tipaj vortoj de
Esperanto.

> Same, mi gxenerale ne sentus bezonon diri "Sxi estas prezidentino"
> anstataux "Sxi estas prezidento".

Lingvo estas sistemo, kiu prezentas certan redundon. Tia redundo
helpas en komunikado.  En la frazo:
    "Li donis al mi tri pomoJn"
la plurnombro estas superflua, ĉar ĝin klare indikas la numeralo
"tri".  Kaj efektive multaj lingvoj (ekz-e la uzbeka) normale ne
ripetas nombron post numeralo.  Tamen en Esperanto tio nepras.

> Kaj tio estas la diskuto cxi tie: Je kiuj vortoj ni sentas bezonon
> de "-in-"? Por mi, "amiko" kaj "prezidento" similas pli al "homo"
> kaj "persono" ol al "patro" kaj "frato".

Ĉu vi povas klarigi, kial la diferenco inter fratino kaj frato estas
por vi pli grava, ol la diferenco inter amikino kaj amiko?  Laŭ mi,
ili estas tiom similaj, ke mi facile imagas vorton "fratamiko", kiun
mi efektive trovas en la Reto.

[...]

> La demando ne estas pri la ineco de tiu aux tiu persono, sed pri la
> semantika genro (aux kiel Masaaki preferus, la semantika sekseco) de
> la radiko mem.

Tio ne estas eco de radiko, tio estas eco de vorto, kaj ankoraŭ
dependa je la uzmaniero (je la specifeco).  "La rusoj" en uzo
NESPECIFA povas rilati ankaŭ al rusinoj; sed en SPECIFA uzo:
"Ĉu vi memoras tiun blondan bluokulan ruson?"
mi certas, ke temas pri viro.  Se temus pri virino, oni devus demandi
"Ĉu vi memoras tiun blondan bluokulan rusinon?"

--
Sergio

Rispondere a