Fernando Maia Jr skribis:
>Hirotaka, tamen necesas kompreni, ke vortaroj gxenerale uzas gxeneralajn
>vortojn. La portugala uzas kungerajn vortojn, tamen en tiuligvaj vortaroj
>oni oftege legas: "Doktoro: persono aux tiu ktp.; Amiko: same; Aktoro: same;
>Klerulo ("letrado"): same". Tiu ne estas tiom valida argumento. Ekz-e kelkaj
>diras, ke ulo estas sengenra. (Kun tio mi konsentas, tamen ni devas
>konsidere gxian kvazaux-viran uzadon). "Episkopo" etas virgenra. Revo
>difinas tiun per "ekleziulo". Do la vorto estas sengenra?

Vi havas du mispasxojn aux miskomprenojn. Cxar 
1. Kiam oni parolas pri esperanta vortaro, estas senvalide argumenti 
surbaze de portugallingva vortaro.
2. Parolante pri esperantaj vortoj, ili neniam havas GENROn (gramatikan 
sekson).  Genro estas forma markilo al vorto, sed ne rilatas al signifo 
de vorto.

Pri la dua punkto, ankaux PMEG klare asertas:
"En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la 
signifo de iuj O-vortoj."(Parto 1, Cxap 4-2)

>En tiu diskuto oni akceptas, ke amiko estas sengenra.

Se temas pri GENRO, cxiuj esperantaj vortoj estas sengenraj.
Oni espereble ja akceptis gxin.
Se temas pri vortosignifo, la frazo devas esti "amiko estas senseksa 
(aux sekse neuxtra)".  Pri tiu temo ni debatas.

> En sia mirinda
>komentario cxe sia pagxaro (PMEG kaj aliaj tekstoj) Bertilo traktas pri tio.
>Li listas kelkajn vortojn viraj, kelkaj inaj, kaj aliajn neuxtraj. Li tamen
>konsideras tian kvazaux-virecon. Kiel li diras, oni evidente rajtas uzi la
>lingvon lauxvole, tamen ni bezonas akordi pri ia formala formo de lingvo. Mi
>opinias, ke klasikajxoj kaj altaj verkoj bone gvidas kaj helpas atingi tiun
>formalan formon. Se oni ne trovas en tiuj verkoj koncernajn ekz-ojn mi emas
>akcepti amiko'n kaj aliajn kiel kvazaux-virajn (kiel praktike klasas
>Bertilo) en individua referenco. (Kaj tiujn verkojn verkis plurnacia
>verkistaro.)

Pri cxi tiu punkto (pri signifo) Renato Corsetti skribis (Tue, 05 Feb 
2008 22:28:28 +0100):
"Mi rediras, ke lau' mi la afero plene dependas de la nacia lingvo de 
la koncernaj esperantistoj. La Universala Vortaro tradukas "amik-" 
per "ami" en la franca kaj "friend" en la angla. Pensu pri la kerna 
signifo de "ami" kaj "friend" kaj vi havas la tutan malsamecon pri 
kiu ni diskutas c'i tie."

Do, mi pensas, ke ne eblos tuja konsento de cxiuj.

>Oni emas ekspliki tiun mankon de kocernaj ekz-oj per pluraj, diversaj
>argumentoj, ofte por gxustigi sian propran uzadon (pardonu la pleonasmon; mi
>celas emfazi). Mi pensas, ke tiuj povas uzi siajn lauxvolajn formojn
>senprobleme, tamen en formalaj verkoj gxeneralaj (kiel vortaroj) mi opinias
>oni evitu tiajn teoriajn vidpunktojn, kiujn oni devas gardi por propre
>individuaj verkoj, kiel juste faris Camacho.
>
>Kion vi pensas?

Mi ne komprenas, pri kiu problemo vi parolas.  Gxenerale dirite, via 
konkludo ne estas malgxusta. Tamen kion vi premisas?

>Rimarku, ke mi jam komprenas la aferon kaj nune ne sxatus vidi en ReVo ia
>"amiko: viro ktp.", tamen mi cxiam konsideras la kvazaux-virecon de tiaj
>vortoj dum ties uzado por individua referenco.

Nu, bone.  Ni devas esti konscia pri uzado de tiaj vortoj kaj pri 
eventuala miskompreno. Ecx se ni ne povos eviti miskomprenpn, ni certe 
povos solvi la miskomprenon.

>Respekte,

Sincere,

2008/02/07 [jxa.]                               HIROTAKA Masaaki
_______________________________________ http://www.vastalto.com/

Rispondere a