HIROTAKA Masaaki: > Dume, ReVo nun difinas "amiko"-n jene: "PERSONO, amata kaj amanta, > kiu estas korligita kun alia pro inklino sed ne pro seksamo, nek > pro familianeco. " > > Do Revo defendas mian uzadon pri "amiko". Mi deziras, ke ReVo > neniam postsekvu PIV-on en cxi tiu punkto.
Mi plej respektas la difinon ecx pli trafan en la klasika Vortaro de Esperanto de Kabe (1911), kiu ofte bonege kaptas la kernojn de vortsignifoj: "Amiko. Persono, ligita kun alia per inklino, simpatio, akordo de opinioj, gustoj" Mi ne komprenas, kial la pli novaj difinoj enmetis vortojn kiel "amata" kaj "korligita", kaj cxiaj aludoj pri seksaj rilatoj, sxajnas al mi tre strangaj, kiam temas pri amikeco. La Kabe-a difino tauxgus ankaux por REVO. La amdeklaroj pri virsekseco de la vorto "amiko" estas ja tre instruaj, cxar oni tiel lernas pli kompreni la emociojn vekitajn de la vorto kaj vortino cxe certaj grupoj de eventualaj kunparolantoj. Eble mi klopodu tute eviti "amikon" kaj eksercxu neologismon. Renato faris tre bonan analizon pri nia kaptiteco en niaj propraj lingvoj. Cxu li povus proponi novan radikon pli neuxtralan, ekz. el la araba? -- Harri
