Paux:
Aux cxu Zamenhof pravis kaj tiu malklareco ne
gravas?
Zamenhof pravis pri la sistemo, kiun li kreis:
- amiko = vira amiko au' amiko g'enerala (vira au' ina) kiel en "Kiu
trovas amikon, trovas trezoron.
- amikino = ina amiko uzenda c'iufoje, kiam oni parolas pri specifa
amiko de la ina sekso. (venis mia amikino Jozefino)
Tiu sistemo estis tute klara por latinid-lingvanoj. Tiam la franca,
cetere, estis la internacia lingvo. Nun multaj nelatinid-lingvanoj ne
sentas tiun sistemon bona (kaj la angla estas la internacia lingvo).
La evoluo de unu sistemo al alia estas io, kio bezonas tempon kaj
s'ang'ig'on de la parolantaro. G'i ne povas esti decidita facile kaj
unu fojon por c'iam. Kaj kiam la c'ina estos la internacia lingvo oni
certe volos redecidi.
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~