> > Do, provizore mi proponu el la japana "tomo"-n. Gxi radikas en la > > klasika japana. Nun japanoj uzas gxin kun iom literatura tono. > > Cxar cxiuj scipovas la anglan, mi proponas "frendo". :)
La tuta diskuto pri tiu cxi temo komprenigas min, ke la gxenerala hxaoso estas tre granda, kaj ke oni ne facile trovos solvon akcepteblan por cxiuj. Eble la situacio estas tia, ke la nova sufikso -icx- estas konsilinda, tiel ke: amiko: persono amikicxo: viro amikino: virino Mi scias, ke tio estas nek tradicia nek fundamenta, sed eble NECESA. Kaj ecx la Fundamento permesas novajxojn, se ili estas necesaj. Se oni konsilus uzi tiun sufikson, miskomprenoj malaperus definitive. Se oni gxis nun akceptis novajn sufiksojn kiel -end-, kial ne ankaux -icx-? Cxu nova sufikso estas mapli bona rimedo ol tute nova aro da radikoj kun senseksaj signifoj? Cxu nova sufikso estas malpli bona ol diskuteblaj seksaj kategorioj de o-vortoj pene lernendaj sed tamen cxiam malklaraj? Amike Paux
