Ni ĉiuj akordas ke unu grupo de substantivaj radikoj (la grupo de "patr-", ktp.) ĉiam bezonas la sufikso "-in-" kiam temas pri virino. Ni ĉiuj akordas, ke alia grupo (la grupo de "hom-", ktp.) ne bezonas ĝin, kaj akceptas ĝin nur en specifaj kuntekstoj.
Tiu montras, ke la sistemo tute bone funkcias. La pridiskutata problemo estas nur ke ni ne akordas pri tio, kiuj radikoj apartenas al kiu grupo. Temas pri la signifo (aŭ almenaŭ la uzado) de individuaj radikoj. Ekde la komenco de la sistemo, ambaŭ grupoj ekzistis. Kelkaj eble konsideras tian sistemon seksisma pro la ekzisto de la unua grupo, aŭ konfuza pro la ekzisto de du malsimilaj grupoj; tamen, ĝi estas parto de la historio de nia lingvo. La karaktero de sufikso kiel "-iĉ-" estas tre malsimila al la karaktero de "mis-" aŭ "-end-" (aliaj afiksoj enkondukitaj post la apero de la lingvo) pro tio, ke ĝi modifas la signifojn de vortoj faritaj el ĉiu radiko en la unua grupo. Ĝi estus ne nur aldono al la lingvo, sed ankaŭ ŝanĝo de nunaj vortoj. Mi pensas, ke la parolantaro povas akcepti tiun, ke radikoj iom post iom movus el unu grupo al la alia; tia semantika ŝanĝo fakte okazas ankaŭ en naturaj lingvoj. (Kaj fakte la signifo de la radiko "ŝat-" tiel ŝanĝis - iom post iom.) Sed la enkonduko de "-iĉ-"? Unue, ĝi afektus tutan grupon da radikoj, kaj ne nur unu radikon porfoje. Due, ĝi okazus en unu momento, kaj ne post longa, malrapida periodo de lingva evoluo. Se iam ĉiuj radikoj movos el la unua grupo, kaj tiu grupo do malaperos, eble (eble!) tiam estus bona tempo por enkonduki sufikson kiel "-iĉ-" por anstataŭi la prefikseca "vir-". Sed tiom longe ke la unua grupo ankoraŭ ekzistas, "-iĉ-" estas malbona ideo.
