--- In [email protected], Pau Mendoza <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > > > > > > Paux: > > > > > > >amiko: persono > > > >amikicxo: viro > > > >amikino: virino > > > > > > Kial ne > > > > > > amiko > > > vir-amiko > > > amikino ? > > > > > > amike > > > > > > renato > > > > La propono de Paux estas eksperimenta / neologisma. > > La propono de Renato estas tradicia. > > > > Por pli tradicia lingvouzo oni do sekvu la ekzemplon de Renato. > > > > Amike, > > > > Stefo > > > Jes. Eble mia propono estas troa. Novvortismo estas plejofte dangxera > kaj malkonsilinda. Tamen oni konsideru la malavantagxojn de "vir-amiko": > > + Tiu ebleco jam ekzistas. La cxi-listanoj jxus uzis gxin ofte. Tamen > tio neniel solvis la aferon. > + La radikon "vir-" oni ne sentas kiel sufikson samnivelan ol "-in". > + Se oni akceptus la novan malinan sufikson, auxtomate cxiuj radikoj sen > "-in-" kaj sen "-icx-" estus seksneuxtraj. > > Mi komprenas, ke oni emas malakcepti formojn kiel "patricxo". Sed la > nuna stato de la lingvo, jam ekzistanta ekde Zamenhof, malklaras: > "amiko" povas signifi nur viron, aux homon. Zamenhof opiniis, ke tiu > dusignifeco estas bona. Sed multaj nunaj Esperantoparolantoj ne plu > samopinias pri tio. Cxar laux Zamenhof lingvo estas konvencio kaj > bazigxas sur interkonsento, la plejmultaj Esperantoparolantoj povus > interkonsenti, ke radikoj sen "-in-" kaj sen "vir-" estu ekde nun cxiam > senseksaj; oni uzu "-in-" kaj sen "vir-" libere, kiam oni opinias, ke > tio estas oportuna. Do: > > amiko: homo (nur) > vir-amiko aux amik-o-viro: viro > amikino: virino > > ... kaj same cxiuj aliaj o-vortoj! > > Cxu iu pensas, ke tiu nova interkonsento estas malakceptebla? Kiun alian > solvon li/sxi proponas? Aux cxu Zamenhof pravis kaj tiu malklareco ne > gravas? > > Amike > > Paux
Seksspecifaj vortoj kiel "damo" kaj "patro" ne bezonas indikon pri la sekso. Samkiel "martelo" ne bezonas indikon pri tio, ke gxi estas "ilo" (*"martelilo"). Do, mi nur povas imagi uzi "-icx" anstataux "vir-" cxe vortoj, kiuj eblas kun "vir-". Do "amikicxo" anstataux "vir-amiko", sed ne *"viricxo" anstataux *"vir-viro", cxar *"vir-viro" estas redunda. Por simetriigi vortojn kiel "patro", oni bezonus same seksindikajn vortojn pri la ina sekso, do (eble) *"matro". Tiam "gepatroj" kaj *"gematroj" estus samsignifaj, same *"gepatricxo" kaj "gematricxo", kaj same *"gematrino" kaj *"gepatrino". Por havi neuxtran vorton, oni havu vorton kiel *"parento", kun *"parenticxo" kaj *"parentino". Neuxtrigi "patro" (tre sxangxante la lingvouzon), sxajnas al mi nerealigebla, ecx nerealiginda. Amike, Stefo
