Harri Laine skribis: >Mi plej respektas la difinon ecx pli trafan en la klasika Vortaro de >Esperanto de Kabe (1911), kiu ofte bonege kaptas la kernojn de >vortsignifoj: > >"Amiko. Persono, ligita kun alia per inklino, simpatio, akordo de >opinioj, gustoj"
Certe mi samopinias kun vi. Dankon pro via informo. Mi tre bedauxras, ke mi ne posedas la Vortaron de Kabe. [...] > Eble >mi klopodu tute eviti "amikon" kaj eksercxu neologismon. Renato faris >tre bonan analizon pri nia kaptiteco en niaj propraj lingvoj. Cxu li >povus proponi novan radikon pli neuxtralan, ekz. el la araba? Do, provizore mi proponu el la japana "tomo"-n. Gxi radikas en la klasika japana. Nun japanoj uzas gxin kun iom literatura tono. ;-) Tome, 2008/02/08 [ven.] HIROTAKA Masaaki
