>  >
>  > Paux:
>  >
>  > >amiko: persono
>  > >amikicxo: viro
>  > >amikino: virino
>  >
>  > Kial ne
>  >
>  > amiko
>  > vir-amiko
>  > amikino ?
>  >
>  > amike
>  >
>  > renato
> 
> La propono de Paux estas eksperimenta / neologisma.
> La propono de Renato estas tradicia.
> 
> Por pli tradicia lingvouzo oni do sekvu la ekzemplon de Renato.
> 
> Amike,
> 
> Stefo
> 
Jes. Eble mia propono estas troa. Novvortismo estas plejofte dangxera 
kaj malkonsilinda. Tamen oni konsideru la malavantagxojn de "vir-amiko":

+ Tiu ebleco jam ekzistas. La cxi-listanoj jxus uzis gxin ofte. Tamen 
tio neniel solvis la aferon.
+ La radikon "vir-" oni ne sentas kiel sufikson samnivelan ol "-in".
+ Se oni akceptus la novan malinan sufikson, auxtomate cxiuj radikoj sen 
"-in-" kaj sen "-icx-" estus seksneuxtraj.

Mi komprenas, ke oni emas malakcepti formojn kiel "patricxo". Sed la 
nuna stato de la lingvo, jam ekzistanta ekde Zamenhof, malklaras: 
"amiko" povas signifi nur viron, aux homon. Zamenhof opiniis, ke tiu 
dusignifeco estas bona. Sed multaj nunaj Esperantoparolantoj ne plu 
samopinias pri tio. Cxar laux Zamenhof lingvo estas konvencio kaj 
bazigxas sur interkonsento, la plejmultaj Esperantoparolantoj povus 
interkonsenti, ke radikoj sen "-in-" kaj sen "vir-" estu ekde nun cxiam 
senseksaj; oni uzu "-in-" kaj sen "vir-" libere, kiam oni opinias, ke 
tio estas oportuna. Do:

amiko: homo (nur)
vir-amiko aux amik-o-viro: viro
amikino: virino

... kaj same cxiuj aliaj o-vortoj!

Cxu iu pensas, ke tiu nova interkonsento estas malakceptebla? Kiun alian 
solvon li/sxi proponas? Aux cxu Zamenhof pravis kaj tiu malklareco ne 
gravas?

Amike

Paux

Rispondere a