>
> Por simetriigi vortojn kiel "patro", oni bezonus same seksindikajn
> vortojn pri la ina sekso, do (eble) *"matro". Tiam "gepatroj" kaj
> *"gematroj" estus samsignifaj, same *"gepatricxo" kaj "gematricxo",
> kaj same *"gematrino" kaj *"gepatrino". Por havi neuxtran vorton, oni
> havu vorton kiel *"parento", kun *"parenticxo" kaj *"parentino".
> Neuxtrigi "patro" (tre sxangxante la lingvouzon), sxajnas al mi
> nerealigebla, ecx nerealiginda.


Ecx realigebla. Tio kvazaux realigxis en Ido, la perfida filo... O:-) Tamen
tute forgesante tion, tauxgas rimarki, ke ecx tiuj, kiuj provis uzi -icx-
(Camacho), kiel mi jam legis, sed ne bone memoras kie, tiuj konfesis, ke
gxia uzado estas laciga.

Mi bedauxrinde ne sukcesis akompani la tutan diskuton, kaj nun estas multe
da teksto. Mi legis kelkajn vortojn de Teodoro, kaj ecx malgraux tio, ke ni
ne konsentas rilate al la koncerna afero (ekz-e paroli "sxi estas mia
amiko"), al mi tre placxas legi lin. Vi, Teodoro, bone skribas kaj diskutas
(almenaux laux tio, kion mi legis). Mi sxatas tion. Cxiam tenu tian tonon,
scivoleman, amikan, ne bataleman.

Nu, mi revenis cxi tien verdire nur por montri jxus ricevitan mesagxon de
s-anino, kiun mi helpis (sxi faras doktorigan laboron pri E-o). Legu:

 Saluton, Fernando Maia!
Mi elkore dankas al vi pro la dosieroj.
Mi vizitis la bonegajn ligilojn.
La bildoj estas gravaj por mia tezo!
Amikine via,
Nazaré

Mi surprizigxis pri tia finsaluto! Mi ne volas konkludi ion de tio, mi nur
montras interesan ekzemplon. Mi konfesas, ke tiu estis la unua fojo, en kiu
mi legis tiun finsaluton. Mi iel trovis gxin almenaux interesa.

Kore salutas vin,

F.

PS: Hirotaka, mi pardonpetas pro mia lasta mesagxo respondita de vi. Mi ne
estas lingvistiko, do mi ofte eraras. Mi nune ne havas la necesan tempon por
relabori sur gxi kaj malmisskribi. Tamen se vi ankoraux volas kompreni tion,
kion mi skribis, nur sxangxu la ideon genro en la ideon sekso. Eble tiel mia
mesagxo farigxos pli komprenebla.

Rispondere a