On 2/8/08, Harri Laine <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Sergio Pokrovskij:
> > Ĝuste logiko mankas en la tabuo. Oni tabuis ne tial, ke "ioj", > > "tioj", "kioj" estus nelogikaj aŭ kontraŭaj al la spirito de > > Esperanto -- tute male, ili estas tute logikaj; > Ili estas logikaj nur, se oni, kiel vi, semantike miskomprenas kaj > redifinas la vortojn "io", "tio" k.s. Tio frape evidentas en la > propono, kiun vi faris pri redifino de "komuniki" kaj kiu komencis cxi > tiun aferon pri "ioj": Nia dialogo estus pli fruktodona, se vi bonvolus min klerigi, kaj instrui al mi tiun misteran "semantikon". PIV kaj ReVo egale priskribas "io"n: "Nedifina pronomo, montranta objekton, aferon, ideon, fenomenon kiun oni ne povas aux ne volas indiki precize". Kial tia pronomo ne povas havi plurnombron kaj montri plurajn nedifinitajn objektojn? En kio konsistas la diferenco disde egale nedifina pronomo "iu", kiu montras personon kiun oni ne povas aux ne volas indiki precize --- kaj kiu tamen povas havi plurnombron? Se efektive estas tia mistera diferenco, la gramatikistoj kaj la vortaristoj devas gxin klarigi. Cxar la nuna formo de la difinoj entenas nenion kio pravigus vian aserton; do, ankaux gxi estas same neesperanta kaj maltauxga, kiel mia malscio de Esperanto. -- Sergio
