Saluton, Sergio!

Oni opinias, ke la junaj homoj estas pli malfermitaj al netradiciaj,
> sed interesaj solvoj.  Kurioze, Fernando estas juna, tamen ial li
> preferas ĝuste la malpli spritajn kaj rutinajn "infraruĝa",
> "ultraviola" kaj la suragatojn anstataŭ la pli interesaj ioj.  Fakte,
> mi ĉiam dubis pri tiu aserto koncerne la junulojn :)


Hej! Ne miskomprenu min. :-) Mi ne preferas "infrarugxa'n" kaj
"ultraviola'n". Mi dekomence diris, ke mi nur trovas malgxustaj tiujn
esperantajn vortojn kaj tial scivolis cxu ili estas malnovaj formoj. Tion vi
cxiuj montris al mi, do mi ilin akceptas kiel iom firmajn en nia lingvo kaj
nun mi pli trankvile ilin uzos en miaj tekstoj.

Jes, mi ja estas iom konservema, ! :-), sed mi ankaux povas esti
"progresema", tamen nur kiam tauxgas. Ekz-e: se mi verkus gloson por ReVo,
mi difinus gxin certe ne uzante vortojn kia "mojosa", vortojn kun "-icx-",
landnomojn kun "-i-" ktp. Tamen mi vere akceptas tiujn elementojn. Mi
opinias, ke ili cxiuj ricxigas Esperanton, gxian historion kaj kulturon. Mi
ja povas diri, ke mi amegas cxiujn ideojn proreformajn. Sed mi konscias, ke
en certaj medioj, nome formalaj tekstoj, mi ne devas ilin uzi, cxar tiel
estas la lingvoJ: ili havas sian tute liberan parton kaj sian pli firman
parton, kaj tiu lasta helpas teni la konstantecon, la koherecon kaj la
kongruecon de la lingvo.

Mi tamen ecx uzas elementojn kiel "-icx-" kun kelkaj amikoj. Unu el ili
vokas min "karicxo". Kion mi faros? Cxu mi "korektos" lin? Sed kion korekti?
Ni babilas, kaj dum babilo validas cxian ajn lingvajxo se bone servanta por
interkomunikado. Do se estas bona interkomunikado, en tiu medio (la
babilado) ne estas kion korekti, cxar babilado estas libera medio. Kiam mi
babilas kun e-isto, kiu plurfoje uzas landnomojn kiaj Hispanio, Francio,
Anglio, mi tuj uzas ankaux tiajn nomojn, por ke ne estu ia senutila sxoko en
la interkomunikado; same mi agas antaux s-anoj, kiuj uzas -uj-. Tamen en
formalaj tekstoj mi vere emas uzi la uj-nomon.

Vi, kara majstro, pravas kiam asertas, ke E-o ne havas ioj-formoj pro ia
"trudo". Tamen mi uzus alian vorton: "heredo". Fakte E-o sekvas plurajn
ecojn de plurajn lingvojn, do tiuj estas kia "heredigintoj". Mi ne kritikas,
ke oni uzas "ioj'n" k.s. Kiel mi jam diris, mi ecx sxatas tiujn plurajn
formojn. Mi nur pensas, ke en Revo ili ne taugxas, cxar ni devas akceptis
ReVon kiel pli formalan medion. Kion vi opinias?

Respekte,

Fernando, 24-jara

Rispondere a