Sergio Pokrovskij: > Ĝuste logiko mankas en la tabuo. Oni tabuis ne tial, ke "ioj", > "tioj", "kioj" estus nelogikaj aŭ kontraŭaj al la spirito de > Esperanto -- tute male, ili estas tute logikaj;
Ili estas logikaj nur, se oni, kiel vi, semantike miskomprenas kaj redifinas la vortojn "io", "tio" k.s. Tio frape evidentas en la propono, kiun vi faris pri redifino de "komuniki" kaj kiu komencis cxi tiun aferon pri "ioj": "interkomuniki (iojn) unu al la alia" Se vi tie vidas neceson por "iojn" anstataux "ion", vi eliras el ia eksteresperanta "logiko" aux el modelo de iu alia lingvo. Vi pravigis vin ankaux per tio, ke en la Tekstaro de E trovigxas unu ekzemplo ecx pli frua ol viaj. Nu, gxi fontas el "La Majstro kaj Martinelli". Se vi serioze proponas tiun satiran vortfajrajxon kiel ekzemplaron pri ordinara cxiutaga gramatiko kaj semantiko, vi vere pretigas vojon al interesa lingvopriskribo. Vi eble faros por REVO difinojn de cxiuj aliaj interesaj esceptajxoj el la sama verko: komencu la laboron ekzemple de la vorto "komputino", kiu trovigxas en la frazo tuj sekvanta vian ekzemplon. Oni cxi tie komparis "tiojn" kun "na" aux "sxli", iom troige, sed ne pli troige aux miskomprene ol via "tabuis". Similan impreson kiel "ioj" eble farus, se mi respondante al la demando "Cxu vi havas infanojn?" respondus "Jes, mi havas dujn." (Kompreneble, oni povus diskuti pri la logikeco de "dujn": cxu tamen prefere "dun"?) Se vi donos la Zamenhofan ekzemplon "lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj cxiu aparte estas ne grava, sed...", mi respondos, ke tie ja ankaux mi povus simile esprimi min. Ne temas pri tabuo sed pli gxusta kompreno. -- Harri
