--- In [email protected], "Fernando Maia Jr" <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
Mi plu atendas la revenon de Volframo. Intertempe, mi Åatus komenti ke laÅ mia opinio "io" kiel tabelvorto tradicie ne havas j-formon, dum "io", sinonima kun "afero", do kiel substantivo jes havas. Tio estas mia interpreto. Tamen, logikas pluralaj "io"-formoj. Kaj mi povus imagi uzi ilin en kelkaj situacioj (eble mi jam faras). Same logikas (kaj zamenhofas) la uzado akuzativon post o-vorto. Sed Äu uzi tiajn formojn en "oficiala" lingvaĵo? LaÅ mi, ne. Oficiale, mi preferas kaj atendas "iuj aferoj" anstataÅ "ioj", samkiel "uzado de akuzativo" anstataÅ "uzado akuzativon". AnkoraÅ pri la distingo inter tabelvortoj kaj ordinaraj vortoj: miksi tabelvortojn kun ordinaraj vortoj estas evitinda, Äar ne kongrua. Sed akcepteblas kelkaj (tradiciaj) esceptoj. Ekzemple, la frazo "mi iras hejmen" laÅ mia opinio klare imitas la tabelvortan formon "mi iras tien". Sed mi fakte ne kredas ke akuzativa formo de adverbo havas gramatikan sencon. "hejme" kaj "hejmen" estas esperantismoj, kiujn mi akceptis, sed mi (tute kaÅe kaj neoficiale) nomas ilin lokativo kaj (direkta) akuzativo respektive. Alia miksaĵo (laÅ mia vidpunkto) estas "unu" uzata kun -j. Äi same estas imito de la tabelvorta finaĵo "-u" kaj iu fakte ekkreita radiko "un", tiel ke Äi kune kun la tabelvorta -u similu al la nombrovorto "unu" (kiu ja ne ricevas pluralon nek akuzativon). Logikus diri "unam" anstaÅ "unu fojon", sed Äu insisti pri tio? Do, jen mia fina pledo: En klarigoj oni uzu tradiciajn esprimojn. Formoj kiel "ioj" estu klarigitaj kiel elementoj de la vortaro. Samkiel malmalvortoj kiel "lanta" kaj "kurta", mojosaj vortoj kiel "mojosa", "ujutna" kaj "frimozi". SufiÄas ja marki tiujn formojn kiel "eksperimentaj", "maloftaj", "evitindaj" ktp, Äu ne? Stefo
