Je 2/6/08, stefichjo: ...
> Intertempe, mi ŝatus komenti ke laŭ mia opinio "io" kiel tabelvorto > tradicie ne havas j-formon, dum "io", sinonima kun "afero", do kiel > substantivo jes havas. Tio estas mia interpreto. Mi ĝin ne komprenas. "Io" estas pronomo, samkiel "tio" kaj "kio"; samkiel "iu", "tiu", "kiu". Por mi via frazo sonas same enigme, kiel ,---- | laŭ mia opinio "iu" kiel tabelvorto tradicie ne havas j-formon, dum | "iu", sinonima kun "afero", do kiel substantivo jes havas `---- "Io" estas funkcie samspeca kiel "iu" -- krom ke en "iu" estas krome homonimo por adjektivo (aŭ determinilo): "iu homo", kiu respondas al "ia homo" en la paro "io // ia". Sed se subtrahi tiun adjektivan "iu", la restanta substantiva pronomo estas plene analogia al "io". > Tamen, logikas pluralaj "io"-formoj. Kaj mi povus imagi uzi ilin en > kelkaj situacioj (eble mi jam faras). Same logikas (kaj zamenhofas) la > uzado akuzativon post o-vorto. Tio estas imagebla, kaj Z plurfoje provis tian uzon. Tamen ĝi komplikas la sintaksan analizon, kaj jam en la frua epoko Z rezignis pri tia uzo. Male, "ioj" kreas nenian problemon. Male, ĝuste la escepta tabuo malsimpligas la lingvon. > Sed ĉu uzi tiajn formojn en "oficiala" lingvaĵo? Laŭ mi, > ne. Oficiale, mi preferas kaj atendas "iuj aferoj" anstataŭ "ioj", > samkiel "uzado de akuzativo" anstataŭ "uzado akuzativon". Estas granda diferenco inter tiuj du ekzemploj. "Uzado akuzativon" estas ŝanĝo de la gramatika strukturo. Uzado de "ioj" estas plene konforma al la gramatika sistemo. Male, la tabuo kontraŭ "ioj" estas leksika escepto. > Ankoraŭ pri la distingo inter tabelvortoj kaj ordinaraj vortoj: > miksi tabelvortojn kun ordinaraj vortoj estas evitinda, ĉar ne > kongrua. Sed akcepteblas kelkaj (tradiciaj) esceptoj. Ekzemple, la > frazo "mi iras hejmen" laŭ mia opinio klare imitas la tabelvortan > formon "mi iras tien". Sed mi fakte ne kredas ke akuzativa formo de > adverbo havas gramatikan sencon. Direktaj adverboj estas tute normala afero: Li staris antaŭe -- Li iris antaŭen Ni estis sude (jam estante tie) -- Ni veturas suden (sed dume estas norde) > "hejme" kaj "hejmen" estas esperantismoj, kiujn mi akceptis, sed mi > (tute kaŝe kaj neoficiale) nomas ilin lokativo kaj (direkta) > akuzativo respektive. Tia nomo pli konvenus al "Li veturis Parizon". > Alia miksaĵo (laŭ mia vidpunkto) estas "unu" uzata kun -j. Ĝi same > estas imito de la tabelvorta finaĵo "-u" kaj iu fakte ekkreita radiko > "un", tiel ke ĝi kune kun la tabelvorta -u similu al la nombrovorto > "unu" (kiu ja ne ricevas pluralon nek akuzativon). Logikus diri "unam" > anstaŭ "unu fojon", sed ĉu insisti pri tio? Estas diferenco inter logiko kaj analogio. Efektive, "unu" estas homonima vorto, en kiu konfuziĝas numeralo, pronomo kaj determinilo. Kaj estas tento similigi ĝin al la tabelvortoj. Tamen tiun tenton Z ja rezistis (eble prave, eble ne). Ĉiel ajn, la konstruo de la tabelvortoj apartenas al alia lingvonivelo, ol la proprasenca gramatiko. Ĝi estas heŭristika konstruprincipo, kiun ni divenas je meta-nivelo; sed oni ne povas libere konstrui pluajn pronomojn per la tabelvortaj konstruprincipoj, temas pri fermita klaso. Male, diri "io/j/n" oni rajtas egale bone, kiel oni rajtas diri "io/n" aŭ "ia/j/n": tio estas rekta sekvo de la baza gramatika regulo. > Do, jen mia fina pledo: > En klarigoj oni uzu tradiciajn esprimojn. Tio estas prudenta vidpunkto; tamen mi preferus diri "regulajn esprimojn". Ĉar la tradicio ne ĉiam ekzistas, dum la lingvo devas esti libera en la limoj difinitaj de ĝia gramatiko. Se la gramatiko ebligas diri pli elegante ol la tradicio, kial kastri la stilon? > Formoj kiel "ioj" estu klarigitaj kiel elementoj de la vortaro. > Samkiel malmalvortoj kiel "lanta" kaj "kurta", mojosaj vortoj kiel > "mojosa", "ujutna" kaj "frimozi". Denove vi ne vidas grandan diferencon. "Lanta" kaj "kurta" sekvas el la tendenco kontraŭa al tiu de "ioj": mi volas plene uzigi la bazan strukturon de Esperanto, plene fruktuzi ĝian krean povon; la eŭnukaj uzantoj de "lanta" kaj "kurta" rifuzas la meĥanismon de Esperanto, ili estas malkreemaj, ilia rimedo por pliriĉigi la lingvon estas preni pretajn fremdajn radikvortojn el aliaj lingvoj, kaj fari el Esperanto proksimume tian kolosan rubujon, kian prezentas la angla lingvo. Kaj uzadi la atavisman kaj kontraŭlogikan "aferoj" anstataŭ la rektasenca kaj laŭsistema "ioj" estas EKZAKTE kiel diri "lanta" rifuzante "malrapida". > Sufiĉas ja marki tiujn formojn kiel "eksperimentaj", "maloftaj", > "evitindaj" ktp, ĉu ne? Kaj la vortojn "mojosa", "ujutna" kaj "frimozi" mi neniam ajn renkontis en mia vivo. Eĉ se ekzistas grupo da esperantistoj kun sia aparta slango, tio ne estas registrinda en komunlingva vortaro. -- Sergio
