jxeromo:
>  > oni kompreneble povas paroli sen la vorto "erudicio"...
 >  > kvankam "multescia" suficxe memevidentas, ni povus enkonduki
 >  > gxin...

wilhelmo:
> - Jes, mi pensas ke tio estas bona solvo.
> Cetere, kial vi diras "kvankam"? Chiuj vortoj, ech tiuj kiuj "sufiche
> memevidentas", devas ja trovi sian lokon en ReVo, chu ne?

se registri cxion estus eble, kaj se specife revo havus laborforton 
por registri multon, jes, ankaux memevidentaj vortoj havus lokon en 
gxi.  sed tiel ne statas.

mi scias, ke bonalingvanoj gxojas kiam vortaro registras pri "bordo" 
"marbordo" lagobordo" "riverbordo"... kaj funebras kiam gxi registras 
  pri "klifo" "strando" "plagxo"...  sed fakto estas ke la unuaj 
vortoj konstrueblas kaj kompreneblas de cxiu konanto de baza 
gramatiko, dum pri la duaj klarigo estas pli bezonata.  la demando 
estas: kio estu vortaro?  cxu prefere propangandilo elmontranta kiel 
facile vortoj derivigxas, cxu prefere efika helpilo al uzantoj de la 
lingvo?

>  > > ni devus fari, che "specio", EVI kaj resendon al "speco 3"

>  > ... kelkaj lingvoj, interalie
>  > la franca, vorte konfuzas la tre gxeneralan nocion "speco" kun la
>  > scienca nocio "specio".

> - Mi ne dirus ke ili "konfuzas" ion, sed ke ili havas unu terminon por 
> la pli speciala kaj la pli ghenerala senco de la nocio

jes, mi uzis "konfuzas" tute neuxtrale, do gxuste en tiu senco.

> (mi ankau ne dirus ke temas pri du vere diversaj nocioj).

mi ne kredas, ke nocioj estas nombreblaj naturaj unuoj.  do efektive 
oni ankaux povas diri ke "specio" estas parto de pli gxenerala nocio 
"speco".

> La vorto speco estas Fundamenta, kaj tiu estas
> tradukita, en la Fundamenta Vortaro, al la germana per "Art", kiu enhavas
> ghuste tiujn du aplikighojn de la nocio. Mi malkonsilas "korektadon" de la
> Fundamento tie kie ghi ne estas korektinda (enkonduko de nova radiko 
> anstatau ekzistanta signifas korekti la Fundamenton, chu ne?).

laux la antauxparolo al la fundamento, ne: " Se ia aŭtoritata centra 
institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas 
tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi 
povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la 
formo malnova".  do ecx se lastatempaj disputoj montris, ke malfacilas 
dedukti la sencon de vorto en la universala vortaro el la sencoj de la 
kvin tradukolingvoj, la uzo de alia, nefundamenta formo estas afero ne 
kontrauxa al la intenco de la fundamento.

>  > mi ne vidas kial oni malrekomendu la precizan fakvorton "specio".

> - Mi ne dirus "fakvorto" (kiu estas uzata nur en fakaj rondoj de 
> biologiistoj ktp),

"fakvorto" laux mi ne estas uzata nur de fakuloj.  en la realo 
ordinara kaj faka vortprovizoj grandparte uzas samajn vortojn. 
"fakvorto" estas vorto uzata de fakuloj kun faka senco, sed gxi povas 
esti aliflanke gxenerala vorto.  ekzemple "tegmento" estas neeviteble 
vorto de fako arkitekturo, kiu aperu en arkitektura terminaro, kaj gxi 
estas cetere ordinara vorto.

> Ghi ankau ne estas pli preciza ol "speco", kiam ghi aplikighas al 
> vivantajhoj.
> Ghi estas ja pli strikta ol "speco", char ghi aplikighas ekskluzive al
> vivantajhoj. Sed kiam oni parolas pri vivantajhoj, tiu strikteco havas nulan
> funkcion, ghi estas pleonasmo, evitinda lau la principo de neceso kaj
> suficho.

mi malkonsentas.  se vi parolas pri "vespospeco" gxi povas esti simple 
pli grandaj vespoj, vespoj kun tia aux tia koloro, iel ajn 
distingeblaj vespoj.  se vi parolas pri "vespospecio" vi parolas pri 
interfekundaj vespoj kiuj ricevis apartan specinomon en la linea sistemo.

>  > > prioritato
>  > > Jen kroma monstrajho, konsistanta ekskluzive el falsaj Fundamentaj
>  > > vortoj: pri - or - it - at. Nepre markinda per EVI.

>  > se cxiu mistrancxo kun fundamentaj elementoj estas kialo de vortevito
>  > mi suspektas, ke vi devos eviti multajn vortojn

> - Ni ne rekomencu praan debaton. Kompreneble tia mistrancho ne estas suficha
> kialo por kondamni tian vorton. Sed ghi estas chiukaze kialo por demandi sin
> chu ghi vere necesas. Kaj en tiu chi kazo ni havas la belan ekzemplon de
> samtempe 4 tiaj misgvidaj eroj!

laux mi ili ne estas misgvidaj, unuarange cxar cxia mistrancxa analizo 
de "prioritato" rezultas al sensencajxo.  konfuzaj estas nur 
mistrancxoj, kiuj rezultas al ia senco.

(pri la "neceso" de vorto mi cetere havas nenian opinion.  "neceso" 
por kiu, parolante pri kio, en kiuj cirkonstancoj?)

>  > "antauxeco", "unuarangeco" kaj similaj povas anstataŭi "prioritato"n
>  > en multaj kuntekstoj. ili tamen malpli klare kunportas la ideon pri
>  > kialo, motivo aŭ rajto je antauxeco, kiun "prioritato" enhavas.

> - Chu vi pensas ke "prioritato" havas en si "la ideon pri kialo, motivo au
> rajto je antaueco"? Mi ege dubas pri tio.

mi pensas, sed eble malprave.  laux mia kompreno de la vorto, iu povas 
havi prioritaton en iu situacio, kaj ne ricevi antauxecon.  en tiu 
okazo li povas protesti, ke oni ne agnoskis lian prioritaton.

>  > ... rimarku, ke inter la ekzemplofrazoj de la koncerna
>  > artikolo estas unu subskribita de akademiano r. korseti, kion mi
>  > opinias bona subteno al tiu vorto.

> - Mi audas vin ridi che tio, do, vi konsentas ke, almenau por ni, 
> autoritataj argumentoj ne estas argumentoj, chu ne?

mi bedauxras, sed por mi auxtoritataj argumentoj estas validaj 
argumentoj en nia afero: mi agnoskas ian auxtoritaton de la 
fundamento, duarange de la malpli precize difinebla klasika 
literaturo, kaj triarange de la tuta ekzistanta lingvomaterialo do de 
la tradicio.  la gxustan lokon de kara r. korseti en tiu hierarkio mi 
verdire ankoraux ne pripensis detale.

amike

jxeromo



Rispondere a