Vidu en via teksto je **..**, Jxeromo! -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "jv" <[EMAIL PROTECTED]> An: <[email protected]> Gesendet: Sonntag, 27. Juli 2008 12:30 Betreff: Re: [revuloj] prioritato ? (+ erudicio + specio)
> jxeromo: >> > oni kompreneble povas paroli sen la vorto "erudicio"... > > > kvankam "multescia" suficxe memevidentas, ni povus enkonduki > > > gxin... > > wilhelmo: >> - Jes, mi pensas ke tio estas bona solvo. >> Cetere, kial vi diras "kvankam"? Chiuj vortoj, ech tiuj kiuj "sufiche >> memevidentas", devas ja trovi sian lokon en ReVo, chu ne? > > se registri cxion estus eble, kaj se specife revo havus laborforton > por registri multon, jes, ankaux memevidentaj vortoj havus lokon en > gxi. sed tiel ne statas. **Jes** > mi scias, ke bonalingvanoj gxojas kiam vortaro registras pri "bordo" > "marbordo" lagobordo" "riverbordo"... kaj funebras kiam gxi registras > pri "klifo" "strando" "plagxo"... sed fakto estas ke la unuaj > vortoj konstrueblas kaj kompreneblas de cxiu konanto de baza > gramatiko, dum pri la duaj klarigo estas pli bezonata. la demando > estas: kio estu vortaro? cxu prefere propangandilo elmontranta kiel > facile vortoj derivigxas, cxu prefere efika helpilo al uzantoj de la > lingvo? **Gxuste: efika helpilo** >> > > ni devus fari, che "specio", EVI kaj resendon al "speco 3" > >> > ... kelkaj lingvoj, interalie >> > la franca, vorte konfuzas la tre gxeneralan nocion "speco" kun la >> > scienca nocio "specio". > >> - Mi ne dirus ke ili "konfuzas" ion, sed ke ili havas unu terminon por >> la pli speciala kaj la pli ghenerala senco de la nocio > > jes, mi uzis "konfuzas" tute neuxtrale, do gxuste en tiu senco. > >> (mi ankau ne dirus ke temas pri du vere diversaj nocioj). > > mi ne kredas, ke nocioj estas nombreblaj naturaj unuoj. do efektive > oni ankaux povas diri ke "specio" estas parto de pli gxenerala nocio > "speco". **Prave** >> La vorto speco estas Fundamenta, kaj tiu estas >> tradukita, en la Fundamenta Vortaro, al la germana per "Art", kiu enhavas >> ghuste tiujn du aplikighojn de la nocio. Mi malkonsilas "korektadon" de >> la >> Fundamento tie kie ghi ne estas korektinda (enkonduko de nova radiko >> anstatau ekzistanta signifas korekti la Fundamenton, chu ne?). > > laux la antauxparolo al la fundamento, ne: " Se ia aŭtoritata centra > institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas > tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi > povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la > formo malnova". do ecx se lastatempaj disputoj montris, ke malfacilas > dedukti la sencon de vorto en la universala vortaro el la sencoj de la > kvin tradukolingvoj, la uzo de alia, nefundamenta formo estas afero ne > kontrauxa al la intenco de la fundamento. **Precize tiel** >> > mi ne vidas kial oni malrekomendu la precizan fakvorton "specio". > >> - Mi ne dirus "fakvorto" (kiu estas uzata nur en fakaj rondoj de >> biologiistoj ktp), > > "fakvorto" laux mi ne estas uzata nur de fakuloj. en la realo > ordinara kaj faka vortprovizoj grandparte uzas samajn vortojn. > "fakvorto" estas vorto uzata de fakuloj kun faka senco, sed gxi povas > esti aliflanke gxenerala vorto. ekzemple "tegmento" estas neeviteble > vorto de fako arkitekturo, kiu aperu en arkitektura terminaro, kaj gxi > estas cetere ordinara vorto. **Nenio aldonenda** >> Ghi ankau ne estas pli preciza ol "speco", kiam ghi aplikighas al >> vivantajhoj. >> Ghi estas ja pli strikta ol "speco", char ghi aplikighas ekskluzive al >> vivantajhoj. Sed kiam oni parolas pri vivantajhoj, tiu strikteco havas >> nulan >> funkcion, ghi estas pleonasmo, evitinda lau la principo de neceso kaj >> suficho. > > mi malkonsentas. se vi parolas pri "vespospeco" gxi povas esti simple > pli grandaj vespoj, vespoj kun tia aux tia koloro, iel ajn > distingeblaj vespoj. se vi parolas pri "vespospecio" vi parolas pri > interfekundaj vespoj kiuj ricevis apartan specinomon en la linea sistemo. **Evidente tiel** >> > > prioritato >> > > Jen kroma monstrajho, konsistanta ekskluzive el falsaj Fundamentaj >> > > vortoj: pri - or - it - at. Nepre markinda per EVI. > >> > se cxiu mistrancxo kun fundamentaj elementoj estas kialo de vortevito >> > mi suspektas, ke vi devos eviti multajn vortojn > >> - Ni ne rekomencu praan debaton. Kompreneble tia mistrancho ne estas >> suficha >> kialo por kondamni tian vorton. Sed ghi estas chiukaze kialo por demandi >> sin >> chu ghi vere necesas. Kaj en tiu chi kazo ni havas la belan ekzemplon de >> samtempe 4 tiaj misgvidaj eroj! > > laux mi ili ne estas misgvidaj, unuarange cxar cxia mistrancxa analizo > de "prioritato" rezultas al sensencajxo. konfuzaj estas nur > mistrancxoj, kiuj rezultas al ia senco. > > (pri la "neceso" de vorto mi cetere havas nenian opinion. "neceso" > por kiu, parolante pri kio, en kiuj cirkonstancoj?) **Mi konsentas** >> > "antauxeco", "unuarangeco" kaj similaj povas anstataŭi "prioritato"n >> > en multaj kuntekstoj. ili tamen malpli klare kunportas la ideon pri >> > kialo, motivo aŭ rajto je antauxeco, kiun "prioritato" enhavas. > >> - Chu vi pensas ke "prioritato" havas en si "la ideon pri kialo, motivo >> au >> rajto je antaueco"? Mi ege dubas pri tio. > > mi pensas, sed eble malprave. laux mia kompreno de la vorto, iu povas > havi prioritaton en iu situacio, kaj ne ricevi antauxecon. en tiu > okazo li povas protesti, ke oni ne agnoskis lian prioritaton. **Bona analizo - tute neprioritata diskuto** >> > ... rimarku, ke inter la ekzemplofrazoj de la koncerna >> > artikolo estas unu subskribita de akademiano r. korseti, kion mi >> > opinias bona subteno al tiu vorto. > >> - Mi audas vin ridi che tio, do, vi konsentas ke, almenau por ni, >> autoritataj argumentoj ne estas argumentoj, chu ne? > > mi bedauxras, sed por mi auxtoritataj argumentoj estas validaj > argumentoj en nia afero: mi agnoskas ian auxtoritaton de la > fundamento, duarange de la malpli precize difinebla klasika > literaturo, kaj triarange de la tuta ekzistanta lingvomaterialo do de > la tradicio. la gxustan lokon de kara r. korseti en tiu hierarkio mi > verdire ankoraux ne pripensis detale. **rid-rid, jo, ja kaj jes** > > amike > > jxeromo **Dankon kaj merci** Bernhard "al·referenc·ad·o — La ago elekti la referencan interpreton de valorizebla esprimo, precipe kiam cxi tiu aperas en pozicio normale nepriganta elekton de la valoro."
