2008/10/20 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>:
> Interese! Mi neniam pensis, ke oni povas pensi tiel 200 jarojn post la glora
> franca revolucio, kiu klarigas al ni (en okcidenta Eŭropo) ke la plej grava
> afero estas esti civitano, kaj ke ĉiuj civitanoj estas egalaj. Etneco kaj
> religio estas relative privataj aferoj (ne ĉiuj en la okcidento pensas
> same).

La franca revolucio estis la burgxa revolucio, kiu - interalie - celis
establi _nacion_ - tiu nocio estas pli largxa, ol _etno_, kaj strebis
kunfandi plurajn etnojn en unu nacion, per tio ignorante rajtojn de
malpli grandaj etnoj je memidenteco.

Egalrajteco tamen ne identas al egaleco. Cxiuj homoj estas malsamaj,
sekve, malegalaj, sed ja egal_rajtaj_ (kaj interalie rajtas esti kaj
senti sin malsamaj ol aliaj).

> Mi mem emus diri ke "tanzanoj" loĝas en Tanzanujo. La "tanzanoj" estas la
> civitanoj de Tanzanujo, kies etnecon mi ne konas, nek, esence, volas koni,
> ĉar ili por mi estas ĉiuj egalaj civitanoj.

Se min ne interesas etneco, mi preferas diri "tanzanujano".

Demandu kartvelojn, cxu ili konsentus, ke oni ili nomu "rusoj" aux
"eks-rusoj" (kiel oni kutime nomadis en la Okcidento cxiujn
sovetianojn - tia nomado cxiam sxokadis nin, sovetianojn). Aux
ekzemple cxecxenojn... Mi timas, ke, se vi demandos ilin vive, vi
riskos ricevi baton al la vizagxo ;)

-- 
Yury Finkel

*** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html
*** I. Efremov. "Tais el Ateno": http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/tais.html

Rispondere a