--- On Tue, 10/21/08, Yury Finkel wrote:

> 2008/10/21 Cyprych Sebastian

[...]

>> Ecx se li mem skribis "Litovio, patrujo mia" en (laux poloj) lia
>> plej plej elstara verko "Sinjoro Tadeo" ;)

> Hm, laux mi, temas ne pri Litovio, sed pri Litvo (ecx se la rusa kaj
> probable la pola por tiuj du landoj ofte uzas unu saman vorton). Tio
> estas historie malsamaj landoj, kaj Litvo ne estis etna regno de
> litovoj, sed estis pluretna regno de litovoj, belorusoj, rusoj,
> poloj (kaj probable aliaj, mi ne scias gxuste).

Jes, mi bone komprenas tion.

Mi mem estas ruso, sed mi naskiĝis en Uzbekio kaj loĝis tie ĝis kiam mi
iĝis 16-jara.  Mi certe povas diri, ke mi estas "uzbekiano"
(узбекистанец), kaj ĉiu uzbeko volonte agnoskos tion (eĉ se mi ne plu
havas la uzbekan civitanecon; sed iasence mi plu estas landano de
Uzbekio, konanta la uzbekiajn morojn -- kaj kapabla praktiki ilin laŭ
maniero akceptata de la uzbekoj).  Tamen nek mi, nek la uzbekoj nomus
min "uzbeko".  Mi apartenas al alia, specifa grupo: "uzbekia eŭropano"
(tie oni ne kontrastigas "uzbeko/ruso", sed "uzbeko/eŭropano").

Kompreneble nun, vivante en Siberio, mi malofte praktikas tiun mian
uzbekiecon; tamen fojfoje tio okazas, kiam mi renkontas miajn
sampatrujanojn -- kaj "eŭropanajn" uzbekianojn, kaj uzbekojn.

Eĉ pli vaste, iom da komuneco mi sentas kun la "kazaĥianoj",
(казахстанцы).

La nocio sendube ekzistas ankaŭ en la aliaj kulturoj -- tamen ial mi
trovas en la okcidentaj lingvoj vorton egale precizan, kiel la rusa
"земляк" (la angla "countryman", la franca "pays", la germana
"Landsmann" ŝajnas konfuzeblaj kun "samŝtatano", dum temas pri
"samlandano")

-- 
Sergio





__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a