Russ:
Sxajnas ke etneco ne temas nur pri memidenteco, sed pri naskigxo,
infana eduko kaj komuna fona scio, etno de gepatroj, denaska lingvo,
eble raso, akcepto kiel etnano de aliaj de la etna grupo, ktp ktp.
Jes, provu kompreni, kiu estas judo. Judoj mem havas malsamajn ideojn
pri tio.
Sed tiaj demandoj ne havas klarajn respondojn. La vortoj mem ne havas
klarajn difinojn, kaj homoj fojfoje havas fortajn opiniojn pri ili.
Ĝuste! Kaj mi ŝatus aldoni, ke estas tre malfacile helpi Zamenhof-on.
Post debatoj kun pluraj esperantistoj tiutempaj, oni venis al la duobla
sistemo Ital-uj-o/Uson-o, ĉar tiu duobleco kongruis kun tio, kion faras
pluraj naciaj lingvoj, kaj kion la homoj sentas. Zamenhof mem provis
ŝanĝi al nur unu sistemo: Ital-uj-o/Uson-uj-o, sed en la fino oni
revenis al la duobla sistemo.
Provoj ŝanĝi tion al unu sistemo en la nuna momento estas neeblaj.
Renato
amike,
russ