Bonege, tiu diskuto jam aperis cxi tie plurfoje, kaj nun gxi sekvas tre bonetose. Gratulon!
Post pli matura uzado de Esperanto, mi rimarkis, ke tiu libereco uzi iom lauxvole la seksindikilon ne estas malpozitiva afero kaj kelkfoje helpas, cxefe stile. Kiam eble, mi emas uzi la seksindikilon -in-. Pri la paro amiko/frato jam komparita cxi-diskute, estas la interesa rimarko, ke, kvankam frato estas virseksa, oni uzas "frateco" sen tiu senco. Pri la subskribo mi jam surprize ricevis de kelkaj amikinoj la subskribon "amikine", sed fakte, Russ, tio estas tre malofta. Mi ne kunsentas, ke la uzo de "geamikoj" estas tre malofta, sed fakte gxi ekzistas ekvilibre kun sia pli simpla paro "amikoj". Tiel, ke, kiam mi auxdas "amikoj" mi ne fortigas la sencon "viramikoj", sed "geamikoj". Komprenema e-isto do devus pli specife uzi "viramikoj", se tion li-sxi celas. En la verko de Luiz Portela, "Sxi estas mia amiko", la auxtoro provokis per la ne-uzo de -in-. Nu, mi ne tiom sxatas tiun provokon, cxar mi pensis unuavide, ke temas pri senco-ludo (eble la rolulino bezonis sxajnigi virseksecon, ekz-e), sed cxiel ajn la verko amuzas. Versaxjne tiu libereco ne vundas la Fundamenton, cxefe kiam temas pri pluralo, kiel foje montris Sergio. Sed al mi sxajnas pli sincere konsideri tiun uzon kiel postfundamentan "kulturan" sxangxon, cxar ankaux al mi sxajnas klare, ke Z. volis doni (pri la seksa afero) ian franclingvecon al Esperanto (pri objektoj li klare sekvis ian anglalingvecon). Brakumon, karaj sinjoroj! Fernando
